Indonezio: Dudek mortoj kaj multaj mankantoj pro terglito sur Javo
Mondo > Eŭrazio > Azio > Sud-Orienta Azio > Indonezio > Centra Javo > Banjarnegara >
|
Pli pri Sud-Orienta Azio |
Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014
Vendrednokte (en loka tempo), la 12-an de decembro 2014, la centra parto de la indonezia insulo Javo estis trafita de terglito. La nombro da mortaj viktimoj kreskis ĝis 20, dum ankoraŭ almenaŭ 88 homoj mankas.
La terglito en la montara regiono Banjarnegara estis kaŭzita de pluvegoj. Centoj da domoj estis subterigitaj de koto, same kiel arbaregoj kaj elektrofostoj. Dek kvin homoj povis esti savitaj de savuloj. Dek unu el ili estis alportitaj al malsanulejo.
Precipe la vilaĝeto Jemblung estis grave trafita. Dume sep korpoj estas trovitaj. Krome ĉirkaŭ kvardek vilaĝuloj estis alportendaj al malsanulejo. Preskaŭ kvarcent loĝantoj estas evakuitaj post la naturperforto. Oni ilin alportis al portempaj ŝirmejoj. Centoj da helpuloj, inter kiuj policistoj kaj militistoj, agadas ege serĉante. Ili fosadas per nudaj manoj kaj fosiloj tra la rubo serĉante postvivantojn. Poste ili estis helpitaj per diversaj fosmaŝinoj.
Evakuvojo
Trovi pli da viktimoj estas malfaciligita pro tio, ke ankaŭ la evakuvojo estis trafita de la terglito, diras la aŭtoritatoj. De tempo al tempo pluvegoj kaŭzas terglitojn kaj inundojn en Indonezio. Milionoj da homoj loĝas en fertilaj inundeblaj regionoj.
Fontoj
(nederlande) «Negentien doden en veel vermisten na aardverschuiving Java» – [[nu.nl]], 13-12-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]] (angle) «Many missing in deadly Indonesia landslide» – [[Al-Ĝazira]], 13-12-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Al-Ĝazira]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |