Hungardevena politikisto estas arestita en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Nestor Ŝufriĉ en 2010.

Dimanĉo, la 17-a de septembro 2023


La 15-an de septembro hungardevena politikisto Nestor Ŝufriĉ estis arestita en Kievo kaj akuzita pri ŝtata perfido. Li pasigos en malliberejo almenaŭ 60 tagojn sen rajto esti liberigita je kaŭcio.

Ukraina sekurecservo diris ke li estis proksima kunlaboranto de eksa vic-sekretario de la Konsilio pri Nacia Sekureco kaj Defendo Vladimir Sivkoviĉ, kiu estas akuzita kiel "agento de FSB" kies tasko estis "kunordigado de rusia agentaro" en Ukrainio. Ukraina sekurecservo diris ke la ĉefa tasko de Nestor Ŝufriĉ estis sabotado en informmedio, kie li "sisteme diskonigadis rakontojn de la Kremlo, ke la ukraina ŝtato kvazaŭ estas artefarita kreaĵo, ke Ukrainio kaj Rusio havas komunan historion, kaj ke la ukrainoj kaj rusoj kvazaŭ estas "unu popolo"". Priserĉado okazis ankaŭ ĉe 45 liaj proksimuloj. La deputiton minacas ĝis 15 jaroj da malliberigo.

La unua vic-prezidanto de la Verĥovna Rada (ukraina parlamento) Aleksandr Kononeko diris ke li trovos manieron eksigi la arestiton, kiu estis prezidanto de parlamenta komitato pri parollibereco. Li aldonis, ke jam estas preparitaj kelkaj variantoj de respektiva ordono: "Necesas decidi, kiu el ili plej bone kongruas al la regularo. Se neniu kongruas, ni kreos la novan".

Nestor Ŝufriĉ estas deputito de la Verĥovna Rada kaj iama ministro pri ekstremaj situacioj. Li devenas el la urbo Uĵhorodo en Transkarpata provinco, kiu ĝis 1945 apartenis al Hungario post kiam Sovetunio transdonis ĝin al la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko. Ĝi nuntempe plu havas la plej grandan hungaran komunumon en la lando. Ŝufriĉ havas hungarajn, ukrainajn, rusajn, serbajn kaj slovakajn praulojn. Al la parlamento li venis kiel deputito de la partio "Opozicia platformo — Por vivo", pledinta pri paca solvo de la konflikto en Donbaso kaj pli bonaj rilatoj kun Rusio.

En februaro 2021, tri plej popularaj televidaj kanaloj de opoziciaj partioj estis estis likviditaj laŭ ordono de prezidanto Volodimir Zelenskij pro akuzoj pri por-rusia misinformado. Somere 2022 la partio estis malpermesita pro decido de la Supera Kortumo de Ukrainio. Ĝia prezidanto Viktor Medvedĉuk estis arestita de ukraina sekurecservo kaj en septembro 2022 transdonita al Rusio interŝanĝe al membroj de la naciisma regimento Azov, kiuj kapitulacis en Mariupolo. Nestor Ŝufriĉ jam estis plurfoje arestata, dufoje publike batata kaj humiligata, ĉar li kontraŭis sendon de ukrainaj trupoj al Donbaso kaj alvokis al paca solvo de la konflikto.

Membroj de la hungara minoritato ofte plendas pri diskriminacio fare de la ukraina registaro kaj ĝia naciisma politiko. Aprobo de leĝo, fakte malpermesinta publikan uzadon de la minoritataj lingvoj en Ukrainio, kaŭzis grandan indignon en Hungario. Lastatempe ukrainaj hungaroj ofte plendas pri amasa mobilizado kaj forigado de hungaraj simboloj en ilia regiono. Plejparto de la ukrainaj hungaroj estas ankaŭ civitanoj de Hungario.

Fontoj[redakti]