Ukrainio aprobis la leĝon pri la ukraina lingvo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 25-a de aprilo 2019

Manifestacio apud la Verĥovna Rada subtene al la nova leĝo

La 25-an de aprilo 2019 la parlamento de Ukrainio aprobis la leĝon N 5670-d “Pri garantiado de la funkciado de la ukraina lingvo kiel la ŝtata”. Ĝin jesis 278 deputitoj el 450. La leĝon devas subskribi la nuna prezidanto Petro Poroŝenko, kiu jam nomis ĝin la “historia”.

Antaŭe la lingvan politikon en la lando reguligis la leĝo “Pri la fundamento de la ŝtata lingva politiko”, aprobita en 2012. Tiu leĝo enkondukis nocion “regiona lingvo”, kia estis konsiderata la lingvo, kiun nomas sia denaska lingvo pli ol 10% de lokanoj. La regiona lingvo kadre de respektiva regiono de facto havis la saman statuson kiel la ukraina: ĝin devis uzi la ŝtatoficistoj kaj deputitoj, ĝi povis esti uzata por instruado en lernejoj. La rusa estis deklarita la regiona lingvo en Krimeo kaj kelkaj aliaj regionoj.

Post la venko de la Eŭromajdano en 2014 la Verĥovna Rada nuligis la leĝon. Sekvis amasaj protestoj kaj tumultoj en Krimeo kaj Sud-Orienta Ukrainio, pro kio la provizora prezidanto Oleksandr Turĉinov vetois la abolon de la leĝo. Komence de 2018 la Konstitucia Tribunalo agnoskis la leĝon kontraŭkonstitucia pro proceduraj rompoj.

La nova leĝo koncernas plurajn sferojn.

Novaj reguloj

Edukado

Ekde 2023 instruado en lernejoj ekde la kvina lernojaro okazos nur en la ukraina. En infanĝardenoj kaj bazlernejoj oni rajtos krei grupojn kaj klasojn kun instruado en la lingvoj de naciaj malplimultoj. Studentoj de altlernejoj rajtos studi la gepatran lingvon nur kiel apartan fakon.

Antaŭe oni rajtis instrui kaj studi en iuj ajn lingvoj je ĉiuj niveloj, inkluzive krei lernejojn kun instruado sole en la regiona lingvo.

Televido kaj radio

90% de la programoj en la tutnaciaj stacioj de la 7a matene ĝis la 10a vespere devas esti en la ukraina. La restaj 10% de alilingvaj programoj devas esti distribuitaj tra la tago, de la 6 ĝis la 10a vespere oni kalkulos ilian procentaĵon aparte.

La lokaj kanaloj rajtas montri ĝis 20% de alilingvaj programoj. En la krimetataraj kanaloj 75% de la programoj devas esti en la krime-tatara kaj la ukraina lingvoj, sed la ukraina devas okupi ne malpli ol 30%.

Antaŭe la leĝo permesis al la dissendantoj memstare decidi en kiuj lingvoj kaj kiom multe dissendi la programojn.

Gazetoj

Se gazeto eldoniĝas en alia lingvo, ĝi devas havi la ekzaktan analogon en la ukraina lingvo. En gazetaj kioskoj kaj aliaj vendolokoj ne malpli ol 50% devas okupi la gazetoj en la ukraina.

Antaŭe la eldonisto mem rajtis decidi, en kiu lingvo eldoni la gazeton. Limigoj pri distribuado mankis.

Interreto

Se la retejo estas registrita sub domajno .ua kaj havas plurlingvan interfacon, la ukraina versio devas esti la starta. Tio estas deviga por retgazetoj, retvendejoj kaj paĝaroj de administraj organoj.

Antaŭe la leĝo neniel reguligis uzadon de la lingvoj en Interreto.

Kulturo

Ĉiuj kulturaj aranĝoj devas okazi en la ukraina, se alia lingvo ne estas necesa pro la “krea ideo” de la organizanto. Kanti oni rajtas en iuj ajn lingvoj.

En la filmoj fare de la ukrainaj filmkompanioj, 90% de la frazoj devas esti en la ukraina, restaj 10% devas esti subtekstigitaj.

Nombro de alilingvaj filmoj en la kinejoj ne devas superi 10% kaj nepre kun subtekstoj en la ukraina.

La teatraj spektakloj devas esti subtekstigitaj en la ukraina.

La afiŝoj povas havi informojn en aliaj lingvoj, sed ilin nepre devas akompani tradukaĵo en la ukraina, kiu devas esti skribita per literoj same aŭ pli grandaj.

Etikedoj kaj klarigaj tekstoj en muzeoj devas esti en la ukraina. Alilingvaj versioj povas akompani ilin, sed la literoj devas esti same aŭ malpli grandaj.

Antaŭe la leĝo neniel limigis uzadon de la lingvoj en la kulturo.

Servoj

Priservado devas okazi en la ukraina, sed laŭ deziro de kliento povas esti uzata alia lingvo. Tio koncernas ankaŭ la medicinajn organizaĵojn.

Antaŭe la leĝo deklaris liberan lingvouzadon.

Toponimio

En la ruslingvaj materialoj, eldonataj en Ukrainio, toponimoj devas esti ne tradukataj, sed transliterumataj laŭe al la ukraina skribo. Ekzemple anstataŭe Киев aperos Кыйив.

Antaŭe la leĝo rajtigis “reproduktadon de la ukrainaj toponimoj laŭe al la tradicioj de la reprodukta lingvo”.

Punoj

La planoj enkonduki plurlingvecon, aŭ dulingvecon aŭ oficialigi alian lingvon en iu ajn sfero aŭ en la lando ĝenerale estas konsiderataj provo renversi la konstitucian ordon.

La ukraina lingvo estas konsiderata la ŝtata simbolo, do ĝia publika ofendo sekvigos punon ĝis tri jaroj en malliberejo.

La “intenca rompo de la postuloj de la ukraina skribo” en la oficialaj dokumentoj estas punenda.

La ŝtatoficistoj kaj deputitoj, rifuzantaj uzi la ukrainan lingvon en sia laboro, estas monpunendaj.

Nuancoj

La menciitaj limigoj ne koncernas la lingvojn de Eŭropa Unio. Ekzemple la leĝo permesas instrui en mezlernejo unu aŭ kelkajn fakojn en la angla aŭ alia eŭropunia lingvo dum instrui en la rusabelorusa estas malpermesite. La gazetoj en la angla, krimetatara aŭ eŭropuniaj lingvoj ne estas devigataj eldoni la ukrainlingvan analogon.

Reagoj

Nuligo de la lingva leĝo, okazinta en 2014, kaŭzis indignon de Hungario, Rumanio, Bulgario kaj Grekio, kies lingvoj perdis statuson de la regionaj lingvoj en iuj distriktoj kaj loĝlokoj de Ukrainio. Post aprobo de la nova leĝo pri edukado en 2017 tiuj landoj plendis ĉe Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

La ĵus elektita prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij diris ke “la leĝo estis aprobita sen antaŭa sufiĉe vasta konsultado kun la socio” kaj diris ke lia “principa pozicio” estas ke “la ŝtato devas helpi disvolviĝon de la ukraina lingvo per kreado de stimuloj kaj pozitivaj ekzemploj, sed ne per enkonduko de malpermesoj kaj punoj”. Li atentigis, ke la leĝo estis verkita kaj aprobita kadre de la balota kampanjo, do post la enposteniĝo li planas skrupule analizi ĝin. Plejparto de programoj de lia televida kompanio “Kvartal 95”, inkluzive la famigintan lin televidserion “Servanto de la Popolo”, estas en la rusa lingvo.

Fontoj