Aŭtoritatoj de Ukrainio fermis opoziciajn televidkanalojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij.

Dimanĉo, la 7-a de februaro 2021


La 2-an de februaro en Ukrainio ĉesis funkcii tri ĉefaj opoziciaj televidkanaloj. Tio okazis post kiam prezidanto Volodimir Zelenskij efektivigis decidon de la Konsilio pri Nacia Sekureco kaj Defendo pri apliko de personaj ekonomiaj kaj aliaj sankcioj. Anstataŭ bildo sur ekranoj de la reprezaliitaj televidkanaloj videblas nigra fono aŭ kolora reto. Ekde nun ili spekteblas nur ĉe Jutubo, sed la aŭtoritatoj klopodos ĉesigi ankaŭ tion.

Malpermesita opozicio

La prezidanto malpermesis funkciadon de pluraj televidkanaloj: 112 Ukrainio, ZiK, NewsOne, TV Vibor (TV Elekto), Nova Formato TV, Partnero TV, Ariadna TV kaj aliaj. Oni enkondukis ankaŭ sankciojn kontraŭ deputito Taras Kozak, kiu estas posedanto de la unuaj tri kanaloj. Li estas unu el estraranoj de la partio "Opozicia platformo — Por vivo" (OPPV), kies prezidanto Viktor Medvedĉuk pledas pri paca solvo de la konflikto en Donbaso kaj pli bonaj rilatoj kun Rusio. La fermitaj televidkanaloj ne rajtas ne nur elsendi, sed ankaŭ transdoni siajn intelektajn proprietaĵojn al aliaj personoj kaj firmaoj, iliaj licencoj estas nuligitaj, komercaj operacioj limigitaj, posedaĵoj blokitaj. La sankcioj estas preskribitaj por kvin jaroj.

La fermitaj kanaloj estis inter kvin plej popularaj en la lando. Ili produktis ankaŭ abundon da enhavoj, disvastigataj tra aliaj amaskomunikiloj. Ili gastigis politikistojn de ĉiuj partioj, sidantaj en la parlamento, sed ĝenerale subtenis la vidpunktojn de la opozicia partio de Viktor Medvedĉuk, kies populareco laŭ opinisondoj lastatempe kreskis kaj atingis 24,1% dum tiu de la partio de Volodimir Zelenskij falis ĝis 18,2%. Do per tiu ago la ukrainaj aŭtoritatoj fermis amaskomunikilojn de la plej populara partio en la lando.

Emblemo de televidkanalo NewsOne.

Oni prognozis sankciojn kontraŭ la opoziciaj kanaloj jam somere 2019, kiam NewsOne anoncis telekonferencon inter Ukrainio kaj Rusio por pli bona interkompreniĝo de la du popoloj. La rusia partnero devis iĝi la ŝtata televidkanalo Rusio 24. La telekonferenco estis malpermesita, la iniciatinton oni minacis procesi kaj prezidanto de la Sekureca Servo de Ukrainio diris ke necesas starigi sankciojn kontraŭ tiu ĉi televidkanalo "por malebligo de realigo de kontraŭukrainia informa kampanjo fare de la ŝtato-agresoro".

Ministro pri kulturo de Ukrainio Aleksandr Tkaĉenko diris ke tio estis necesa ago kaj komparis tion kun decido de la angla ŝtata institucio Ofcom, malpermesinta elsendadon de la anglalingva televidkanalo China Global Television Network (CGTN), kiu estis deklarita "propagandilo de ĉinaj komunistaj aŭtoritatoj". Li diris ankaŭ ke la ministerio sin turnos al Jutubo kun peto ĉesigi dissendadon de la fermitaj kanaloj ankaŭ tie.

Reagoj

La fermitaj kanaloj nomis tion "reprezalioj kontraŭ malŝatatoj".

Oni opinias ke la potenco, kiu havas eĉ ne etan kaŭzon paroli pri sukcesoj, lasas alireblaj nur konformajn kanalojn, kiuj mensogos al la popolo de Ukrainio pri "nevideblaj antaŭe sukcesoj".
Deklaro de la fermitaj televidkanaloj.

La Nacia Unio de Ĵurnalistoj de Ukrainio kondamnis la fermon, dirinte ke la fermo okazis laŭ proceduro ne priskribita en leĝaro, do la aŭtoritatoj povos fermi tiel iun ajn amaskomunikilon.

Opoziciestro Viktor Medvedĉuk.

La opozicio nomis la aferon kontraŭleĝa kaj promesis plendi pri tio en juĝejoj, inkluzive en tiuj eŭropaj. Ĝi promesis ankaŭ postuli elpostenigon de la prezidanto.

Dum kunsido de la Verĥovna Rada ĉiuj membroj de la frakcio de la opozicia partio OPPV iris al tribuno kaj brue protestis. Unu el ĝiaj gvidantoj Vadim Rabinoviĉ nomis tion plia signo de faŝismo en Ukrainio.

Hodiaŭ faŝismo en nia lando ricevis novan koloron — la verdan [koloro de la reganta partio]. Sed same kiel niaj avoj kaj gepatroj siatempe haltigis kaj venkis faŝismon, ni, iliaj posteuloj, faros la samon kaj venkos. No pasaran! Faŝismo ne trairos kaj vi ĉiuj pereos, ĉar vi estas diablo, faŝisma diablo!
Vadim Rabinoviĉ, ukraina politikisto.

Usona ambasadejo subtenis la decidon de la ukrainaj aŭtoritatoj, afiŝinte mesaĝon en sia konto ĉe Fejsbuko.

Usono subtenas klopodojn pri kontraŭstaro al la malamika influo de Rusio, faritajn hieraŭ de Ukrainio por defendi siajn suverenecon kaj teritorian integrecon kaj laŭe al la ukraina leĝaro. Ni ĉiuj devas labori kune por ne ebligi apliki misinformadon kiel armilon en informa milito kontraŭ suverenaj ŝtatoj.
Ambasadejo de Usono en Ukrainio.
Emblemo de televidkanalo 112 Ukrainio.

Reprezentanto de la Diplomatia Servo de Eŭropa Unio Peter Stano memorigis al Ukrainio, ke EU grave atentas esprimliberecon kaj ĉiaj limigoj fare de registaroj kontraŭ sendependaj amaskomunikiloj devas esti proporciaj al iliaj celoj. Li diris ke Eŭropa Unio plu atente sekvos la eventojn. Rusio klare kondamnis la fermon de la opoziciaj televidkanaloj, dirinte ke tio "malkongruas al internaciaj normoj kaj ĝenerala kompreno de libereco de amaskomunikiloj".

Volodimir Zelenskij diris ke la televidkanaloj estis fermitaj ne pro tio ke ili kritikis lin, sed pro tio ke ili prezentadis la militon en Donbaso kiel internan konflikton partopreatan ambaŭflanke de civitanoj de Ukrainio. Li diris ke tio proksimas al la pozicio de Rusio, kiun li siavice konsideras ŝtato-agresoro, do li decidis fermi la kanalojn kiel ĝiajn propagandilojn surbaze de leĝo, aprobita en 2014 reference al militaj cirkonstancoj. Samtempe li rifuzis akuzojn pri faŝismo, dirinte ke lia avo batalis dum la Dua mondmilito kaj liaj parencoj estis mortigitaj de faŝistoj.

Ekspertoj diras ke la ukrainaj aŭtoritatoj elektis ĝustan tempon por tiom nepopulara ago. Dum Usono kaj Rusio estas komplete okupitaj je internaj problemoj, la ukraina prezidanto esperas forpreni parton de subtenantoj de sia naciisma antaŭulo Petro Poroŝenko kaj tiel altigi sian popularecon, kiu falis ĝis ekstreme malalta nivelo.

Ukrainaj naciistoj manifestaciis apud sidejoj de pliaj opoziciaj televidkanaloj, postulante fermi ankaŭ ilin.

Fontoj