Germana Ministro pri Eksteraj Rilatoj parolas kun viktimoj de la sekto Colonia Dignidad

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 26-a de aprilo 2016

La germana Ministro pri Eksteraj Rilatoj Frank-Walter Steinmeier unuafoje parolas kun la viktimoj de sekto Colonia Dignidad kaj postulas kompenson pro la fizikaj kaj animaj damaĝoj kiujn la tempo en la sekto kaŭzis. Longtempe la registaro ne reagis. Nun, la 26-an de aprilo 2016, la politikistoj aŭskultas la historion de la viktimoj.

Estas kazoj kie la laŭleĝa ago ne sufiĉas. Kazoj, kie la respondeco, kiun ni ĉiuj portas, komandas nin, fari pli.
— Frank-Walter Steinmeyer, germana Ministro pri Eksteraj Rilatoj

En 1961 Paul Schäfer fondis kristanan setlejon en Ĉilio de post kiam li ne povis daŭrigi sian protestantan junulprogramon en Germanio pro leĝaj kialoj. La alloga programo surbaze de kristana komuneco estis kialo partopreni vojaĝon al Ĉilio kaj aniĝi al la religia komunumo. Komence la kolonio havis bonan alvokon pro sia sociala misio. Sed laŭlonge de la tempo evidentiĝis, ke anoj de ĉi tiu kolonio estis anime kaj fizike humiligitaj kaj sekse misuzitaj, precipe de la fondanto Paul Schäfer. Longtempe la germana registraro ne interesiĝis pri klarigo de praktikoj en la kolonio. Ambasadoroj priskribis la kolonion kiel pura kaj ordigita. Neplenaĝuloj, kiuj fuĝis germanien estis resenditaj al la kolonio. Unuafoje en 1984, kiam rifuĝintoj sukcesis forlasi la kolonion ili publikigis la kruelaĵojn. La ĉilia Ŝtato reagis en 1991 kun arestordono kontraŭ Schäfer.

Malgraŭ tio ke Schäfer estis arestita en 2006 kaj mortis en 2010 la viktimoj postulas klarigon pri la koncepto de la sekto kaj pardonpeton por la malatento de la germana Ŝtato. Steinmeyer promesas sian helpon kaj rapidan transdonon de materialo por eltrovi informojn pri la kolonio. La strategio devas esti rekonata por eviti fondiĝojn de tiuj sektoj estonte.

La registaro devas konfesi ke ĝi ofte forrigardis. Kaj ĝi devas zorgi por tio, ke ni viktimoj ricevos kompenson.
— Gudrun Müller, viktimo de la kolonio

Fontoj