Saltu al enhavo

Ampleksa interŝanĝo de malliberuloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 1-a de aŭgusto 2024

Rusio kaj kelkaj okcidentaj landoj faris ampleksan interŝanĝon de malliberigitaj personoj. Rusia Federacio elprizonigis kelkajn politikajn malliberulojn, kondamnitajn en la lastaj jaroj, ĉefe pro iliaj agoj kaj deklaroj kontraŭ la milito en Ukrainio. Krome, la listo inkludis kelkajn civitanojn de aliaj landoj, sed kondamnitajn en Rusio.

Germanio, Usono, Pollando, Norvegio kaj Slovenio transdonis al Rusa Federacio personojn kondamnitajn pro spionado kaj ekonomiaj krimoj, kaj ankaŭ rusan civitanon, kiu mortigis iaman ĉeĉenan teroriston en la centro de Berlino.

La unua onidiro pri eventuala interŝanĝo aperis matene de la 31-a de julio, kiam oni eksciis, ke certaj politikaj malliberuloj en Rusio preskaŭ samtempe estis forportitaj el malliberejoj. Iliaj advokatoj atentigis, ke tiaj agoj estas kutime faritaj antaŭ similtipaj interŝanĝoj.

La interŝanĝo mem okazis en la ĉefurbo de Turkio, Ankaro.

Antaŭe dum multaj monatoj cirkulis onidiroj pri ebla interŝanĝo de rusa politikisto Aleksej Navalnij. Post lia pereo en malliberejo la 16-an de februaro 2024, oni eksciis, ke tiaj intertraktadoj ja okazis, sed ili ne estas en progresinta stadio.

La Usona Prezidanto Joe Biden alte taksis la interŝanĝon kaj dankis ĉiujn partoprenantojn:

La interkonsento kiu certigis ilian liberecon estis heroaĵo de diplomatio. Entute, ni negocis la liberigon de 16 homoj el Rusio — inkluzive de kvin germanoj kaj sep rusaj civitanoj kiuj estis politikaj kaptitoj en sia propra lando. Kelkaj el tiuj virinoj kaj viroj estis maljuste tenitaj dum jaroj. Ĉiuj eltenis neimageblajn suferojn kaj malcertecon. Hodiaŭ, iliaj torturoj finiĝis.

Mi dankas niajn Aliancanojn, kiuj akompanis nin dum malfacilaj kaj kompleksaj intertraktadoj por atingi ĉi tiun rezulton — inkluzive de Germanio, Pollando, Slovenio, Norvegio kaj Turkio. Ĉi tio estas potenca ekzemplo kiel gravas havi amikojn en ĉi tiu mondo, kiujn vi povas fidi kaj konfidi.


Joe Biden

Listo de interŝanĝitaj personoj

[redakti]

Rusio liberigas 15 homojn:

Krome Bjelarusio liberigis Rico Krieger (Germanio).

Responde estis liberigitaj:
el Usono

el Pollando

el Norvegio

el Slovenio

el Germanio

Vidu ankaŭ: Deklaroj de ŝtatestroj rilate al la interŝanĝo de malliberuloj la 1-an de aŭgusto 2024

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo