Generalo : NATO devas haltadi trupojn en Orienta Eŭropo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Landoj de la NATO.
Merkredo, la 14-a de majo 2014

La NATO devas pripensi haltadi daŭre trupojn en la oriento de Eŭropo. Ĉi tio ŝajnas logika sekvo de la streĉoj inter Rusujo kaj la Okcidento pri la kurso de Ukrainujo.
Ĉi tion diris mardon la 6-an de majo la milita komandanto de la okcidenta alianco, generalo Philip Breedlove, dum kunveno en la kanada ĉefurbo Otavo. La NATO ŝanĝadas armepartojn en landoj en la orienta parto de Eŭropo, sed tiu portempa projekto finiĝos fine de ĉi tiu jaro. Breedlove ja akcentis, ke la paŝoj de la NATO devas esti defensivaj kaj ne rajtas provoki Rusujon. Li diris al la kanada ĉefministro Stephen Harper, ke Rusujo faradas malrapidan invadon.
Fontoj
- (nederlande) «NAVO moet troepen in Oost-Europa stationeren» – nu.nl, 06-05-2014
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |