Saltu al enhavo

Generalo : NATO devas haltadi trupojn en Orienta Eŭropo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 14-a de majo 2014

Landoj de la NATO.

La NATO devas pripensi haltadi daŭre trupojn en la oriento de Eŭropo. Ĉi tio ŝajnas logika sekvo de la streĉoj inter Rusio kaj la Okcidento pri la kurso de Ukrainujo.

Ĉi tion diris mardon la 6-an de majo la milita komandanto de la okcidenta alianco, generalo Philip Breedlove, dum kunveno en la kanada ĉefurbo Otavo. La NATO ŝanĝadas armepartojn en landoj en la orienta parto de Eŭropo, sed tiu portempa projekto finiĝos fine de ĉi tiu jaro. Breedlove ja akcentis, ke la paŝoj de la NATO devas esti defensivaj kaj ne rajtas provoki Rusion. Li diris al la kanada ĉefministro Stephen Harper, ke Rusio faradas malrapidan invadon.

Fontoj

(nederlande)  «NAVO moet troepen in Oost-Europa stationeren» – [[nu.nl]], 06-05-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19760907Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo