Forpasis la reprezentanto de la Internacia Monunua Fonduso en Afganio post memmortiga atako

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 18-a de januaro 2014

La reprezentanto de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) en Afganio, Wabel Abdallah, mortis hieraŭ post memmortiga atako en restoracio en Kabulo, certigis alia reprezentanto de la IMF al la internaciaj amaskomunikiloj.

Abdallah, 60-aĝa, laboris por IMF ekde 1993. La organizaĵo sendis kondolencon al lia familio, dum pluraj reprezentantoj de la registaro kondamnis la atakon.

La atako mortigis 14 personojn, kvar el ili virinoj kaj unu brito, ankoraŭ ne identigata. Post la eksplodo ekis pafado.


Fontoj


Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Muere el representante del FMI en Afganistán luego de un ataque suicida, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).