Forpasis Geraldo Mattos

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 24-a de marto 2014

Hieraŭ, dimanĉo la 23-an de marto je la tagmezo, Geraldo Mattos forpasis en sia hejmo. Mattos estis membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ties prezidanto de 1998 ĝis 2007.

Geraldo Esperanton lernis dum 1947 kaj multe verkis en ĝi, ĉefe pri la Esperantaj participoj. Li diplomiĝis pri la latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio en la Federacia Universitato de Paranao en 1965.

Pasintoktobre Mattos eksuferis pro cerbovaskula akcidento kaj de tiam li devis esti flegata duonhejme duonmalsanuleje. Jam pasintsemajne li malfacile babilis, kvankam lia menso restis vigla kaj lia humoro bona.

Geraldo Mattos estis honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo, redaktoro de la rubrikoj "poezio" kaj "noveloj" de gazeto Monato, aŭtoro kaj membro de la internacia komisiono, kiu prizorgas la elekton de la Esperantisto de la Jaro.

Fontoj