Forpasis Miĥail Gorbaĉov

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Miĥail Gorbaĉov en 2015.

Merkredo, la 31-a de aŭgusto 2022


La 30-an de aŭgusto post longa malsano forpasis Miĥail Gorbaĉov, la unua kaj sola prezidanto de Sovetunio, iniciatinto de Perestrojko. Li havis 91 jarojn. Laŭe al sia deziro, li estos sepultita apud sia edzino en la Novodeviĉe-tombejo en Moskvo.

Miĥail Gorbaĉov naskiĝis la 2-an de marto 1931 en vilaĝo Privolnoje (nun Stavropola regiono, Rusio) en kamparana familio. En 1950-1955 li studis en la jura fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato kie li konatiĝis kun sia edzino Raisa. Poste li okupis diversajn postenojn en komsomolo kaj la Komunista Partio de Sovetunio, en 1985-1991 estis ĝia ĝenerala sekretario. En 1990 li estis elektita de deputitoj de la Supera Soveto de Sovetunio kiel prezidanto de Sovetunio. En 1990 li iĝis laŭreato de la Nobel-premio pri paco. La 25-an de decembro 1991, post kiam estroj de RSFSR, Ukraina SSR kaj Belorusa SSR Boris Jelcin, Leonid Kravĉuk kaj Stanislav Ŝuŝkeviĉ subskribis interkonsenton pri dissolvo de Sovetunio kaj kreo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, li anoncis sian eksiĝon.

Ekde tiam li preskaŭ tute ne partoprenis politikan agadon, okupiĝis pri lekcioj, libroj kaj privata vivo. En 1996 li partoprenis prezidentan baloton, sed ricevis nur 0,51% de la voĉoj. Dum lastaj jaroj li plurfoje alvokis al restarigo de dialogo inter Rusio kaj okcidentaj landoj. Li plurfoje kritikis prezidanton Vladimir Putin pro lia aŭtoritata regmaniero, sed samtempe agnoskis ke li estas la plej populara rusia politikisto kaj havas amasan popolan subtenon. En 2014 li bonvenigis revenon de Krimeo al Rusio, pro kio al li estis malpermesita eniro al Ukrainio.

Ekde 2020 li konstante troviĝis en la Centra Klinika Hospitalo sub observado de kuracistoj, regule trapasis sangodializon kaj aliajn medicinajn procedurojn.

Vladimir Putin esprimis profundajn kondolencojn pri lia forpaso. Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres diris ke Miĥail Gorbaĉov faris pli ol iu ajn por fini la Malvarman militon. Eksa Usona Sekretario de Ŝtato Henry Kissinger diris ke Gorbaĉov faris grandegan laboron, sed ne sukcesis efektivigi ĉiujn siajn planojn. Usona prezidanto Joe Biden nomis lin homo, kiu ne timis riski sian karieron por krei alian estontecon kaj kontribuis al estiĝo de pli sekura mondo.

Fontoj[redakti]