Saltu al enhavo

Forpasis Geraldo Mattos

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 24-a de marto 2014

Hieraŭ, dimanĉo la 23-an de marto je la tagmezo, Geraldo Mattos forpasis en sia hejmo. Mattos estis membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ties prezidanto de 1998 ĝis 2007.

Geraldo Esperanton lernis dum 1947 kaj multe verkis en ĝi, ĉefe pri la Esperantaj participoj. Li diplomiĝis pri la latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio en la Federacia Universitato de Paranao en 1965.

Pasintoktobre Mattos eksuferis pro cerbovaskula akcidento kaj de tiam li devis esti flegata duonhejme duonmalsanuleje. Jam pasintsemajne li malfacile babilis, kvankam lia menso restis vigla kaj lia humoro bona.

Geraldo Mattos estis honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo, redaktoro de la rubrikoj "poezio" kaj "noveloj" de gazeto Monato, aŭtoro kaj membro de la internacia komisiono, kiu prizorgas la elekton de la Esperantisto de la Jaro.

Fontoj

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov «Geraldo Mattos forpasis» –  [[la Balta Ondo]], 24-a de marto 2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de la Balta Ondo]]
Ivan Colling «Forpasis Geraldo Mattos» –  [[Libera Folio]], 24-a de marto 2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Libera Folio]]




Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19760905Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo