Finiĝas la dua tago de konkurado de Fluganta Telero ĉe la Mondaj Ludoj de 2013
Mardo, la 30-a de julio 2013
Ĉe la stadiono Pascual Guerrero de la Urbo Kalio disvolviĝis la antaŭ lasta tago de Fluganta Telero (Ultimate Frisbee) kadre de la Mondaj Ludoj de 2013.
La unua matĉo de la tago estis inter la delegitaroj de Britio kaj Japanio je la 8:30 a. m. loka horo. La britoj komenciĝis gajnante sed la japanoj rapide kontraŭstaris, kaj proksimume je unu horo la matĉo estis egalite po 9 goloj por ĉiu teamo. Ekde tiam la japanoj pli bone ludis kaj finfine gajnis 10-13.
|
|
La dua matĉo matena estis inter la lokuloj, Kolombio, kontraŭ Usono. La ĉeestantaro neniam ĉesis apogi la lokan teamon, kvankam la matĉo estis facila por la vizitantoj. La usonanoj, altaj kaj rapidaj, profitis la malkoncentriĝon de la kolombianoj kaj venkis ilin 7-13 post duon horo.
Ni ne ludis bonan matĉon. Ni eraris. | — Luis Miguel Ibargüen, Kolombia ludanto.
|
Dum la lasta matena matĉo, Kanado kaj Aŭstralio havis matĉon plena je baroj. La matĉo iĝis malrapida pro la konstantaj faŭloj, kiuj haltigadis la matĉon. La aŭstralianoj komenciĝis gajnante kaj sukcesis gajni la matĉon 13-10, malgraŭ la bona reago fare de la kanadoj, kiuj dum momento plikomplikis la matĉon.
Post la duontaga paŭzo, Japanio kaj Usono ludis je la 4:10 ptm. Finfine sukcesis Usono gajni la matĉon, kiuj gajnis ĉion tiutage. Sekvis Kolombio kontraŭ Kanado. La Kolombianoj atingis novan venkon kaj ankoraŭ povas havigi al si medalon. La lasta matĉo estis inter Aŭstralio kaj Britio. Aŭstralio venkis denove, siaparte, la Britoj ankoraŭ ne sukcesas gajni matĉon.
Hodiaŭ finiĝos la konkurado per la matĉoj Kanado-Japanio, Kolombio-Aŭstralio kaj Britio-Usono. La plej bonaj ludos vespere por havigi al si la medalojn.
Fontoj
- (es) «Japón remontó el partido y ganó a los británicos 13-10 en disco volador» – The World Games, 29-a de julio 2013 (arkivita [ ])
- (es) «Segunda derrota de Colombia en Disco Volador» – The World Games, 29-a de julio 2013 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |