Saltu al enhavo

Etiopio: 2023/2024 financa jaro iĝis rekorda en kafo-produktado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 10-a de julio 2024

Etiopio: 2023/2024 iĝis rekorda en kafo-produktado

Arabia kafo
Arabia kafo

La 9-an de julio 2024 Etiopa Aŭtoritato pri Kafo kaj Teo (EAKT) prezentis rezulton de etiopa 2023/2024 financjaro, kiu finiĝis la 7-an de julio. Laŭ ties deklaro la eksporto de kafo alportis al Etiopio 1,43 miliardojn da dolaroj da enspezoj.

Dum la pasinta financjaro Etiopo eksportis 298 500 tunojn da kafo. La amplekso konsistas plej parte el arabia kofeo. La rekordo sukcesis dank al 46 000 tunojn da kafo eksportitaj dum pasinta junio.

Dom financjaro 2022/2023 Etiopio eksportis 240,000 tunoj da kafo, kio donis al ties fisko 1,3 miliardojn dolarojn - tio estis antaŭa rekordo.

La atingoj estas tre gravaj por Etiopio, ĉar eksporto de kafo estas ĉefa parto de agrikultura branĉo de eksporta ekonomoko de la lando. Etiopio estas unu el plej grandaj produktantoj de kafo kaj plej granda en Afriko produktanto de arabia kofeo.

Etuiopa kafo estas tre populara en la mondo kaj ĝia produktado kaj eksporo kreskas de jaro al jaro. Tamen Etiopio ekportas krudan kafon, kio limigas monprofiton de lokaj produktantoj de kafo. Pro la manko de valor-aldono fisko de la lando perdas grandan profiton kaj agrikulturaj produktantoj ne povas plene profiti el siaj riĉaj kafresursoj.

Fontoj

[redakti]



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo