Eldonitas SeaMonkey 2.0.9

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 21-a de oktobro 2010

Je la 20-a oni faris sekurig-stabiligan eldoneton de SeaMonkey — 2.0.9.

Tiu ĉi eldono korektas la samajn malsekurojn kiel la antaŭhieraŭaj eldonoj de Fajrovulpo.

Same kiel en Fajrovulpo, okazis ankaŭ:

  • korekto de problemo iginta Vindozon 7 misapliki kongruechelpilon al Fajrovulpo anstataŭ nur al elŝutita programo,[1]
  • blanklistigo (senagord-uz-ebligo) de kelkaj retregionoj kun nelatinliteraj nomoj (de Ĉinujo, Honkongo, Sauda Arabujo kaj Tajvano).[2]

Same kiel en la antaŭhieraŭaj eldonoj de Tondrobirdo, estis forigita problemo malŝpariginta en Vindozo po 12 megabajtoj da memoro ĉe ĉiu kontrolo pri haveblo de novaj retleteroj.

En Mac OS X nun restariĝos la elekto de klavararanĝo ŝanĝita de kromprogramo.[3]

Okazis ankaŭ pluraj aliaj korektoj kaj plibonigoj.

Referencoj

  1. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=567497
  2. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=595865
  3. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=597389

Fontoj

Elŝuti