Eldono de Fajrovulpo 3.6.11 kaj 3.5.14, Tondrobirdo 3.1.5 kaj 3.0.9; proksimiĝanta fino de Tb 3.0

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 20-a de oktobro 2010

Je la 19-a de oktobro Mozilo faris laŭvicajn eldonojn de Fajrovulpo (versioj 3.6.11 kaj 3.5.14) kaj Tondrobirdo (3.1.5 kaj 3.0.9). Versio 3.0.9 estas la antaŭlasta eldono de Tondrobirdo 3.0.x.

Sekurkorektoj[redakti]

En Tondrobirdo estis korektitaj:

  • 5 malsekuroj de grandega graveco ("critical"),
  • 1 de granda,
  • 1 de meza, kaj
  • 1 de malgranda.[1]

Samaj malsekuroj, kaj ankoraŭ 1 grandgraveca, estis korektitaj en Fajrovulpo.[2]

Koncerne nur Tondrobirdon[redakti]

En ambaŭ eldonoj de Tondrobirdo estas forigitaj problemoj malebliginta samtempan malfermon de pli ol naŭ retleteroj, kaj malŝparinta en Vindozo 12 megabajtojn da memoro ĉe ĉiu kontrolo pri haveblo de novaj retleteroj.[3]

En Tondrobirdo 3.0.9 estas forigitaj du problemoj pri plenumĉesiĝo en Vindozo, kiuj antaŭe jam estis korektitaj en 3.1.x per 3.1.4.[4][3]

En 3.1.5 okazis ankaŭ jenaj ŝanĝoj:

  • antaŭe ne montriĝis bildoj enmetitaj de uzanto dum redaktado de mesaĝo iniciatita per "mailto:"-a ligilo;
  • adapto de serĉfolio por teksto skribata de dekstre-maldekstren;
  • Tondrobirdo nun enhavos kopion de la "nigra listo" de fuŝaj aldonaĵoj, por ke uzanto ne devu atendi laŭvican elŝuton de la listo,
  • enporto el Outlook 2002 ne plu simplatekstigos HTMLajn retleterojn,

kaj kelkaj aliaj.


Tondrobirdo 3.0.10, eldonota laŭ la plano ĉi-jare, estos la lasta oficiala versio ĉe la branĉo 3.0. Tamen Mozilo plu kunlaboros kun perantaj firmaoj pri ekstraj servoj koncernantaj la malnovajn eldonaĵojn.[5]

Koncerne Fajrovulpon[redakti]

En Fajrovulpo ankaŭ okazis multaj ŝanĝoj, inter kiuj estas

  • korekto de problemo iginta Vindozon 7 misapliki kongruechelpilon al Fajrovulpo anstataŭ nur al elŝutita programo,[6]
  • blanklistigo (senagord-uz-ebligo) de kelkaj retregionoj kun nelatinliteraj nomoj (de Ĉinujo, Honkongo, Sauda Arabujo kaj Tajvano).[7]

Referencoj[redakti]

  1. 3,0 3,1 https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=542234
  2. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=567497
  3. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=595865

Fontoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]