Eklezio en Usono bruligos Koranojn je 9/11

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 8-a de septembro 2010

Malgranda eklezio "Dove World Outreach Center" en Florido (Usono) bruligos kelkajn centojn da Koranoj je la 9/11 (datreveno de la teroristaj atakoj en Usono en la jaro 2001). La pastro, Terry Jones, diris: «Ni devas sendi klaran mesaĝon al la radikala ero de islamo» La pastro verkis libron, «Islam is of the Devil» (Islamo estas de Satano), diris ke estas «tempo por Usono ĉesi senkulpigadi sin pro siaj agoj kaj riverencadi al reĝoj.»

Islamanoj kredas ke la Korano estas la vorto de Alaho kaj ili insistas ke oni zorgegu pri la Korano. Difekti la Koranon estas profunde insulte al ili.

Multaj usonanoj pensis ke la pastro estas tre malprava.

Fontoj