EU financos studon pri Esperanto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Zlatko Tišljar dum UK 2008 en Roterdamo

Mardo, la 26-a de septembro 2017

La kroata nacia agentejo de la EU-fondaĵo Erasmus+ decidis subteni per proksimume 250.000 eŭroj la projekton Lingva Akcelilo, en kiu kunlaboros naŭ partneroj el Slovenio, Slovakio, Kroatio, Bulgario, Germanio kaj Danio. Inter la partneroj estas du universitatoj kaj kvar lernejoj.

Laŭ informoj de Zlatko Tišljar, unu el la ĉefaj motoroj de la iniciato, la projekto estos realigata ekde novembro 2017 kaj daŭros ĝis decembro 2019. Ĝia ĉefa partnero estas la kroatia eldonejo Izvori, kiu jam eldonis kelkdek Esperanto-librojn. Partoprenos ankaŭ Inter-kulturo en Slovenio kun sia sperto pri la Zagreba metodo instrui Esperanton kaj la organizo E@I.

"Temas pri projekto, kiu kreos instrurimedojn (didaktikaĵojn) por instruistoj kiuj gvidos en lernejoj kurson Lingva Akcelilo, kiu poste esence plirapidigos la lernadon de dua aŭ tria fremdlingvo. La projekto antaŭvidas kurson por infanoj 7-8-jaraj kiuj scias skribi kaj legi, sed nenion pri lingvaj reguloj kaj gramatiko," klarigas Zlatko Tišljar.

Gravaj partneroj estas du universitatoj – Universitato de Maribor en Slovenio kaj Suddana universitato en Odensee. La kvar partoprenontaj elementaj lernejoj troviĝas en Slovenio, Kroatio, Slovakio kaj Bulgario. Inter la partneroj estas ankaŭ Studio Gaus el Berlino, kiu okupiĝos pri retaj solvoj.

La celo de la projekto estas ellabori instrumetodon, kiu per tre baza Esperanto helpos infanojn ekhavi komprenon pri la elementaj strukturoj de lingvoj. Samtempe la infanoj efektive ekparolos kaj ekuzos Esperanton je minimuma nivelo, por povi komuniki kun lernantoj en aliaj landoj.

La metodo uzos nur 250 radikojn, kiuj laŭ Zlatko Tišljar sufiĉas por kompreni 90 procentojn el ordinaraj tekstoj. Tian minimuman Esperanton laŭplane lernos infanoj en la 2-a aŭ 3-a klaso de elementa lernejo.

Por la instruado oni laŭplane uzos la unuajn ses lecionojn en jam ekzistanta retejo, kiu sekvas la Zagreban metodon. La unua eksperimento okazos en kvar elementaj lernejoj, kie grupo da infanoj dum du monatoj trairos la unuajn du lecionojn.

"Baze de mia laboro pri kurso bazita je plej ofte uzataj morfemoj la projekton finformulis profesie por la konkurso Maja Tišljar kaj Maja Cimerman. Ĝi estis transdonita al la kroata nacia agentejo de Erasmus+ en 2015, sed estis malaprobita. Poste oni plibonigis ĝin, kaj ĝi estis refoje transdonita kaj aprobita, pro bona kvalito kaj bone difinitaj celoj kongruaj kun eŭropaj edukceloj," rakontas Tišljar.

Laŭ la espero de Zlatko Tišljar, la eksperimento montros, ke la fremda lingvo kiun la infanoj ekstudos en la 3-a klaso de la elementa lernejo tiam montriĝos je 30 procentoj pli rapide lernebla.

"Nun ni devas realigi ĉion kio estas antaŭvidita en la nuna projekto. Temas pri metodaro kaj instrukciaro, kiu ebligas ke la kurson Lingva Akcelilo povos gvidi iu ajn nekonanto de Esperanto post nur kelktaga seminario. La eksperimentaj 2-monataj kursoj pri la unua triono de la kurso devas testi kiom tiu scio jam influas al infana kompreno de bazaj lingvaj reguloj."

La nun aprobita projekto okazos inter novembro 2017 kaj decembro 2019. Poste eblos fari pli ampleksan projekton en dek aŭ pli da eŭropaj lernejoj, se la daŭrigo ankaŭ ricevos subtenon de la fondaĵo Erasmus+, planas Zlatko Tišljar.

Fontoj