Eŭropa Unio subtenos tri projektojn de E@I

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 20-a de aŭgusto 2013

Simbolo de E@I.

Tri projektoj el la pluraj proponitaj de E@I al agentejo EACEA en Bruselo estis aprobitaj por subteno. El la tri E@I kunordigos unu kaj de la aliaj partoprenos kiel partnero.

La politike neŭtrala, neregistara junulara organizo kunordigos la daŭrigadon de la multlingva retejo por lernado de la Slovaka Slovake.eu. Eŭropa Unio subtenos ĉi-projekton per 398 mil eŭroj. Estos kreitaj kursoj por progresantoj je niveloj B1 kaj B2 laŭ la Komuna eŭropa referenckadro, tradukoj en la Rusa, Hungara kaj Kroata, poŝtelefonaj aplikaĵoj, i. a.

La duan projekton kunordigos la lingva centro de la Universitato Masaryj en Brno. Temas pri kreado de multlingva retejo por lerni la Ĉeĥan. La universitato, en kiu laboras la E@I-estrarano Marek Blahuš, pretigis la projekton surbaze de pozitiva sperto en la kunlaboro kun E@I pri la projekto Deutsch.info (Disponeblas nun beta-versio de la paĝaro), kie la lingva centro partoprenas kiel partnero. La multlingva kurso pri la Ĉeĥa specialiĝos plr altnivela kuracista lingvaĵo , ĉar en la universitato studas multaj estontaj kuracistoj. EU subtenos la projekton per 240 mil eŭroj.

La tria projekto temas pri tute nelingva afero. Tiu projekto temas pri kibernetika ĉikanado, kaj celas atentigi pri la danĝeroj kiujn povas sperti infanoj kaj adoleskuloj en la interreto. Kvankam ĉi-projekto ne rilatas rekte al Esperanto, ĝi ja rilatas kun E@I kaj ties agadkampo kiu estas "Edukado ĉe Interreto".

La novaj projektoj subtenataj de EU komenciĝos vintre kaj daŭros du jarojn.


Fontoj