Domo de Zamenhof en Grodno brulis

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 27-a de majo 2014

Grodna regiono en Belorusujo.

Pasintvendrede en Grodno, Belorusio, en domo sur strato Kirova n-ro 5, kie loĝis Ludoviko Zamenhof, okazis incendio, kiu tamen ne grave difektis la historian duetaĝan domon.

Laŭ informo de la loka ret-gazeto Tut.by, kiu skribas en la titolo de la novaĵo «Ĉe la urbocentro de Grodno brulis malnova domo de la kreinto de Esperanto», fine de la vendreda labortago, je la 17:20, la malnova konstruaĵo sur la strato Kirov ekbrulis okazigante trafikproblemojn en la areo de streĉitaj vojoj pro la laboro de la fajrobrigadistoj, kiuj rapide estingis la fajron.

La incendio komenciĝis en la tegmento, sed ankoraŭ estas nekonata la kialo. La belorusa komunikilo diras, ke tie loĝis la «fama kreinto de Esperanto» ekde 1893 ĝis 1897 por poste reveni al Varsovio. La domo estis konstruita en 1870, kaj nun ĝi estas arĥitektura monumento protektata de la Ŝtato. Ekde 2012 la domo estas rekonstruata kaj estas planita memortabulo pri Zamenhof sur la ekstera muro de la domo.

Fontoj