Christer Kiselman elektita nova prezidanto de la Akademio de Esperanto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 1-a de oktobro 2013

Christer Kiselman estis elektata kiel nova prezidanto de AdE post ricevi 37 voĉdonojn pore. Kiselman estas membro de la Akademio de 1989, li okupiĝis lastatempe kiel membro de la sekcioj pri ĝenerala vortaro, gramatiko kaj prononco. Li ankaŭ oficis kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo.

La sveda esperantisto ankaŭ estas konata pro la organizado de konferencoj pri esperantologio dum la UKoj kaj kiel ĉefredaktoro de la fakrevuo Esperantologio / Esperanto Studies

La nova estraro konsistas el:

Nomo Posteno
Christer Kiselman Prezidanto
Probal Dasgupta Vicprezidanto
Brian Moon Vicprezidanto
Renato Corsetti Sekretario

La novaj direktoroj elektitaj estas:

Nomo Posteno
Sergio Pokrovskij Faka Lingvo
Bertilo Wennergren Gramatiko
Markos Kramer Ĝenerala Vortaro
Anna Lowenstein Konstrolado de lerniloj
Alexander Schlafer Lingva Konsultejo
Paul Gubbins Literaturo
Probal Dasgupta Prononco
Carlo Minnaja Komisiono Historio de AdE
Nguyen Xuan Thu Komisiono pri homaj nomoj


Fontoj