Burundo: La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

MALLONGAĴO

Dimanĉo, la 5-a de oktobro 2014

Sekretario de ANEB Hasano Ntahonsigaye informas, ke la biblioteko de la Esperanto-centro en Rumongo ĵus ricevis proksimume 250 novajn librojn de eldonejo Impeto el Rusujo. Tio grave riĉigos la bibliotekon kaj ebligos distribuadon de pluraj ekzempleroj inter aliaj esperanto-grupoj de la lando.

Samtempe alvenis alia bona novaĵo: la Esperanto-centro ricevis aliron al elektro. Do nun ĝi povas uzi modernajn komunikilojn kaj edukilojn kiel komputiloj, telefonoj, faksiloj kaj kopiiloj.

Fontoj