Afrika mamulo retrovita post 50 jaroj de malapero

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Somali sengi.

Lundo, la 24-a de aŭgusto 2020


En Afriko estis retrovita Somali sengi — besto el familio Makrosceliduloj, kiun sciencistoj lastan fojon vidis en 1968 kaj jam konsideris malaperinta. Antaŭe haveblis nur 39 ekzempleroj en diversaj muzeaj kolektoj. Ĝi ricevis sian nomon de Somalio, kie ĝi estis renkontita antaŭe.

Antaŭaj trovoj preskaŭ senescepte lokiĝis en areo 150 km norde de la Adena Golfo, en la tiamaj Brita Somalio kaj Itala Somalio, do oni opiniis ke Somali sengi loĝas sole en tiu ĉi lando. Ĝia priskribo baziĝas sur ekzemplero el la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, kolektita de franca naturalisto Georges Révoil dum ekspedicio en 1878-1881 en norda parto de areo de la klano Majeerteen. En 1891-1973 ekspedicioj fare de britaj, usonaj kaj italaj sciencistoj kolektis pliajn ekzemplerojn. En 1968 Corbet G.B. kaj Hanks J. priskribis ĝin kaj tiu publikaĵo estis konsiderata la lasta renkontiĝo de Somali sengi, kvankam efektive kelkaj ekzempleroj estis kolektitaj en 1973.

La besto havas longan nazon, grandajn okulojn kaj voston kun hartufo. Proporcioj de ĝiaj malsupraj membroj pli proksimas al tiuj de antilopojgazeloj ol al aliaj etaj mamuloj, kio ebligas al ĝi kuri kun rapideco ĝis 30 km hore. La animalo, manĝanta formikojn kaj termitojn, formas monogaman familion por la tuta vivo kaj loĝas en eta ejo aparte de aliaj paroj. Steven Heritage, sciencisto de la Universitato Duke, diris ke biologoj nomas tiajn bestojn "karizma mikrofaŭno", kio al ordinara lingvaĵo tradukeblas kiel "ĉarmegaj bestetoj".

Habitato de Somali sengi.

En 2019 sciencistoj komencis serĉadon de la besto en Ĝibutio, montrante al lokanoj malnovan foton fare de ĝibutia ekologiisto Houssein Rayaleh. Kamparanoj rakontis al ili, ke la besto bezonas ŝirmejon de ĉasbirdoj kaj sugestis prepari por ĝi allogan miksaĵon el ternuksbutero, avena kaĉo kaj gisto. La unua kaptilo, starigita en seka rokeca pejzaĝo, allogis Somali sengi, kiun la sciencistoj tuj rekonis laŭ specifa tufeto ĉe la vosto, diferenciganta ĝin de la parencaj sengi-specioj.

Tio estis amuze. Kiam ni malfermis la unuan kaptilon kaj ekvidis la etan hartufon supre, ni simple ekrigardis unu la alian kaj ne povis kredi tion. Multe da serĉadoj de etaj mamuloj ekde la 1970-aj ne povis trovi Somali sengi en Ĝibutio — tio estis feliĉa bonŝanco ke tio okazis al ni tiom rapide.
Steven Heritage, sciencisto de la Universitato Duke.

La teamo starigis 1259 kaptilojn en 12 lokoj kaj kaptis 12 Somali sengi, dokumentinte ties aspekton kaj konduton per fotoj kaj filmoj. DNA-esploroj montris, ke ĝi estas la plej proksima parenco de sengioj, loĝantaj en Maroko kaj Sud-Afriko, do eble ili estos kunigitaj en la nova genro Galegeeska. Sume ekzistas 20 specioj de sengi. En Korno de Afriko sengioj loĝas pli ol 5,4 milionojn da jaroj. Sciencistoj ankoraŭ ne scias, kiel kaj kiam animaloj, kies habitato kutime estas ne pli granda ol eta korto, sukcesis disvastiĝi tra la tuta kontinento. Plej proksimaj parencoj de sengioj estas orikteropoj, manatoj kaj elefantoj.

Lokanoj diris, ke ili neniam konsideris Somali sengi malaperinta. Oni supozas ke ĝi loĝas ankaŭ en Somalio kaj Etiopio. La esploristoj konvinkiĝis ke habitato de la besteto estas preskaŭ ne tuŝita kaj apenaŭ endanĝerigota en proksima estonteco, ĉar temas pri dezerta areo, maltaŭga por agrikulturado aŭ aliaj formoj de ekspluatado.

La ekspedicio okazis kadre de la la projekto Serĉado de Perditaj Specioj (Search for Lost Species project) de la fonduso Global Wildlife Conservation. En ĝia listo de 25 plej serĉataj specioj Somali sengi okupis la kvinan lokon. En 2017 en Gvatemalo estis retrovita grimpanta salamandro de Jackson, en 2018-2019 oni retrovis Megachile pluto. Pluraj aliaj mamuloj kiel ora talpo de De Winton kaj nubrato de Ilin-insulo plu estas serĉataj.

Oni planas aranĝi plian ekspedicion en 2022 por spuri sengiojn kun GPS-markiloj kaj tiel esplori ilian konduton kaj ekologion.

Fontoj