Burkino kaj Malio avertis kontraŭ invado al Niĝero

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ibrahim Traoré, ŝtatestro de Burkino.

Mardo, la 1-a de aŭgusto 2023


La 31-an de julio Burkino kaj Malio diris en komuna deklaro ke ili subtenas la nunan registaron de Niĝero kaj avertis, ke kaze de eksterlanda invado al tiu ĉi lando ili konsideros tion kiel atakon kontraŭ si mem kaj forlasos la Ekonomian Komunumon de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (EKOŜ).

La nunaj aŭtoritatoj de Niĝero enpotenciĝis post la puĉo, kiun ili aranĝis la 26-an de julio, eksiginte la prezidanton Mohamed Bazoum. Ekde tiam la landon regas la Nacia Konsilio pri Gardado de la Patrujo subestre de generalo Abdourahamane Tchiani. La 30-an de julio EKOŜ kunsidis en Abuĝo (Niĝerio) kaj kondamnis la puĉon, decidinte ĉesigi ĉiujn ekonomiajn kaj financajn rilatojn kun Niĝero. EKOŜ donis al la puĉistoj unu semajnon por revenigi Mohamed Bazoum al la potenco kaj diris ke kaze de neplenumo de tiu ĉi postulo la komunumo rajtos uzi ĉiujn rimedojn, inkluzive la forton. Fine de 2022 EKOŜ kreis proprajn unuigitajn trupojn por batali kontraŭ islamistoj kaj puĉistoj en la regiono.

Malio kaj Burkino ekde komence subtenis la puĉon, nominte ĝin batalo por libereco kaj kontraŭ koloniismo. Ili diris en komuna deklaro, ke ili "esprimas sian fratecan solidarecon kun la frata popolo de Niĝero, decidinta kun plena respondeco preni sian sorton je siaj manoj kaj preni sur sin respondecon antaŭ historio pri kompleteco de sia suvereneco". Ili avertis ankaŭ ke eksterlanda enmiksiĝo povus kaŭzi "katastrofajn sekvojn" kiel tion faris enmiksiĝo de NATO en enlanda konflikto en Libio, kio malstabiligis la tutan regionon kaj kaŭzis fortiĝon de Al-Kaido kaj aliaj islamistoj. Pli frue sian subtenon de la puĉistoj esprimis Gvineo.

Ŝtatestroj de Malio, Gvineo kaj Burkino ankaŭ akiris potencon danke al puĉoj, respektive en 2020, 2021 kaj 2022. Ilian politikon karakterizas forta kontraŭkoloniisma etoso kaj sendependemo. Interalie ili postulis foriron de la francaj trupoj kaj anstataŭe invitis rusian militkompanion Grupo Wagner, kiu instruas lokajn militistojn batali kontraŭ islamistoj kaj banditoj.

Niĝero estas inter la plej malriĉaj landoj en Afriko, sed ĝi estas tre grava por Francio, kies energetiko sin bazas sur atomstacioj, ricevantaj ĝis 40% de la uranio el Niĝero. La lando sendependiĝis de Francio en 1960, sed minadon de uranio plu faras francaj firmaoj dum la ŝtato nur parte partoprenas la decidofaradon kaj distribuadon de profitoj. En la lando troviĝas 1500 francaj kaj 1100 usonaj militistoj. Francaj gazetoj jam avertis ke Parizo riskas perdi la strategie gravan regionon en Afriko dum "Rusio embuskas".

Unuiĝintaj Nacioj kondamnis la puĉon. Franca prezidanto Emmanuel Macron postulis restarigon de la konstitucia ordo. Germanio petis la militistojn plej rapide reveni al kazernoj. Rusio esprimis esperon pri baldaŭa liberigo de Mohamed Bazoum kaj paca solvo de la konflikto.

Fontoj[redakti]