Attila Kaszás anstataŭos al Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 29-a de februaro 2016

Attila Kaszás en 2011.
Fonto: Abelardo68

La 47-aĝa Esperantologo kaj manaĝisto Attila Kaszás estis elektita el inter ses kandidatoj por anstataŭi al Fabrício Valle kiel redaktoro de la ĉefrevuo de Esperantujo, la revuo Esperanto.

Kaszás, interalie, estis estrarano de Hungara Esperanto-Junularo kaj de TEJO, LKK-prezidanto de la 55a IJK (1999) en Veszprém, Hungario. Nuntempe li laboras por la komunumo Termelői.Hu, kiu organizas bazarojn de agrikulturaj produktistoj en Budapeŝto, kiel direktoro kaj estas membro de la hungara UNICEF-komisiono. Li estas patro de denaskulo kaj scipovas 14 lingvojn.

Ek de la maja numero li transprenos la respondecon sed ek de jam pripensas la estontecon de la revuo:

Dum la lastaj semajnoj mi konstante cerbumas pri la revuo, mi estas plena je ideoj, temoj, rubrikoj, artikoloplanoj.
Attila Kaszás

Kaszás planas viziti marte la Centran Oficejon de UEA kaj renkontiĝi tie kun siaj kolegoj, i.a. la nova Ĝenerala Direktoro de UEA kaj samlandano lia, Veronika Poór.

Rilataj Novaĵoj

Fontoj