Ampleksa interŝanĝo de malliberuloj
Ĵaŭdo, la 1-a de aŭgusto 2024
Rusio kaj kelkaj okcidentaj landoj faris ampleksan interŝanĝon de malliberigitaj personoj. Rusia Federacio elprizonigis kelkajn politikajn malliberulojn, kondamnitajn en la lastaj jaroj, ĉefe pro iliaj agoj kaj deklaroj kontraŭ la milito en Ukrainio. Krome, la listo inkludis kelkajn civitanojn de aliaj landoj, sed kondamnitajn en Rusio.
Germanio, Usono, Pollando, Norvegio kaj Slovenio transdonis al Rusa Federacio personojn kondamnitajn pro spionado kaj ekonomiaj krimoj, kaj ankaŭ rusan civitanon, kiu mortigis iaman ĉeĉenan teroriston en la centro de Berlino.
La unua onidiro pri eventuala interŝanĝo aperis matene de la 31-a de julio, kiam oni eksciis, ke certaj politikaj malliberuloj en Rusio preskaŭ samtempe estis forportitaj el malliberejoj. Iliaj advokatoj atentigis, ke tiaj agoj estas kutime faritaj antaŭ similtipaj interŝanĝoj.
La interŝanĝo mem okazis en la ĉefurbo de Turkio, Ankaro.
Antaŭe dum multaj monatoj cirkulis onidiroj pri ebla interŝanĝo de rusa politikisto Aleksej Navalnij. Post lia pereo en malliberejo la 16-an de februaro 2024, oni eksciis, ke tiaj intertraktadoj ja okazis, sed ili ne estas en progresinta stadio.
La Usona Prezidanto Joe Biden alte taksis la interŝanĝon kaj dankis ĉiujn partoprenantojn:
La interkonsento kiu certigis ilian liberecon estis heroaĵo de diplomatio. Entute, ni negocis la liberigon de 16 homoj el Rusio — inkluzive de kvin germanoj kaj sep rusaj civitanoj kiuj estis politikaj kaptitoj en sia propra lando. Kelkaj el tiuj virinoj kaj viroj estis maljuste tenitaj dum jaroj. Ĉiuj eltenis neimageblajn suferojn kaj malcertecon. Hodiaŭ, iliaj torturoj finiĝis.
Mi dankas niajn Aliancanojn, kiuj akompanis nin dum malfacilaj kaj kompleksaj intertraktadoj por atingi ĉi tiun rezulton — inkluzive de Germanio, Pollando, Slovenio, Norvegio kaj Turkio. Ĉi tio estas potenca ekzemplo kiel gravas havi amikojn en ĉi tiu mondo, kiujn vi povas fidi kaj konfidi. |
— Joe Biden
|
Listo de interŝanĝitaj personoj
[redakti]Rusio liberigas 15 homojn:
- Evan Gerŝkoviĉ
- Paul Whelan
- Oleg Orlov
- Vladimir Kara-Murza
- Lilija Ĉaniŝeva
- Ilja Jaŝin
- Ksenia Fadjejeva
- Andrej Pivovarov
- Alsu Kurmaŝeva
- Saŝa Skoĉilenko
- Demuri Voronin
- German Mojĵes
- Vadim Ostanin
- Kevin Leake
- Patrick Schebel
Krome Bjelarusio liberigis Rico Krieger (Germanio).
Responde estis liberigitaj:
el Usono
el Pollando
el Norvegio
el Slovenio
- Artjom kaj Anna Dulceva
el Germanio
Fontoj
[redakti]- (de) «Gefangenenaustausch mit Russland – auch US-Reporter Gershkovich kommt frei» – SPIEGEL, 2024-08-01 (arkivita 2024-08-01)
- (en) «Americans Gershkovich and Whelan released from Russia after historic prisoner swap» – CNN, 2024-08-01 (arkivita 2024-08-01)
- (ru) «Россия обменяла политзаключенных на шпионов. Среди освобожденных: Кара-Мурза, Гершкович, Яшин, Курмашева, Скочиленко, Чанышева и другие» – The Insider, 2024-08-01 (arkivita 2024-08-01)
- (en) Joe Biden «Statement by President Joe Biden on Securing the Release of Americans Detained in Russia» – Whitehouse.gov, 2024-08-01 (arkivita 2024-08-01)
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
- 1-a de aŭgusto 2024
- Aŭgusto de 2024
- 1-a de aŭgusto
- Rusio
- Artikoloj kun informo de Der Spiegel
- Artikoloj kun informo de CNN
- Artikoloj kun informo de The Insider
- Artikoloj kun informo de Whitehouse.gov
- Publikigitaj artikoloj
- 16-a de februaro 2024
- 16-a de februaro
- Februaro de 2024
- 31-a de julio 2024
- 31-a de julio
- Julio de 2024
- 2024
- Eŭropo
- Germanio
- Pollando
- Norvegio
- Slovenio
- Turkio
- Ankaro
- Aleksej Navalnij
- Evan Gerŝkoviĉ
- Paul Whelan
- Oleg Orlov
- Vladimir Kara-Murza
- Lilija Ĉaniŝeva
- Ilja Jaŝin
- Ksenia Fadjejeva
- Andrej Pivovarov
- Alsu Kurmaŝeva
- Saŝa Skoĉilenko
- Demuri Voronin
- Vadim Ostanin
- Kevin Leake
- Patrick Schebel
- Rico Krieger
- Belorusio
- Vladislav Kljuŝin
- Roman Seleznjov
- Vadim Konoŝĉenko
- Pavel Rubcov
- Artjom Dulcev
- Anna Dulceva
- Invado de Rusio en Ukrainion (2022)
- Homaj rajtoj
- Homaj rajtoj en Rusio
- Interŝanĝo de malliberuloj inter Rusio laj Okcidentaj landoj (2024)