Amasa apogo sur la stratoj de Brazilo favore al Dilma Rousseff

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 2-a de aprilo 2016

Sociaj kaj laboristaj grupoj marŝis pasintĵaŭde sur la stratoj de la ĉefaj urboj de la landoj apoge de la prezidento Dilma Rousseff, kiu nun alfrontas politikan juĝon por elpostenigi ŝin.

Miloj da personoj marŝis en Brazilo kriante "Ne okazos puĉo", pro la proceduro per kiu la Kongreso celas elpostenigi ŝin. Laŭ lokaj komunikiloj, en ĉiuj la 27 ŝtatoj de la lando, en kelkaj el ili eĉ diversaj urboj, okazis amasaj aktoj en kiuj kelkfoje partoprenis elstarajn personaĵojn de la arto kaj kulturo brazilaj. La marŝoj okazas du tagoj de post ke la Partio de la Brazila Demokrata Movado (PMDB), de la vicprezidanto Michel Temer kaj kiu estis la plej multnombra apogo de la registaro, decidis forlasi la Gubernion de Rousseff.

La plej amasaj hom-koncentriĝoj okazis pace en San-Paŭlo (inter 18 000 kaj 60 000 simpatiantoj), Rio-de-Ĵanejro (50 000) kaj Braziljo.

La prezidento parolis pri la nuna stato de la lando, kaj kritikis la politika ekstrema duiĝo de la lando. "Estas malfeliĉe. Ĉi-lando neniam havis tiun faŝisman flankon. Stigmatizi personojn pro iliaj pensmanieroj? Tio tre similas naziismon", komentis la landestro de post ke pediatro en Porto-Alegro rifuzis pritrakti infanon ĉar ties gepatroj estis de la Partio de la Laboristoj, la partio de Rousseff.

Unue oni surbruste portigas stelon (al iu) kaj diras ke estas judo. Poste oni lin enmetas en koncentrejan komplekson. Ĉi-netoleremo neeblas, ne povas okazi.
Dilma Rousseff, prezidento de Brazilo

Rilataj novaĵoj

Fontoj