Eksprezidento Lula da Silva pridemandita pro kazo de korupto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 8-a de marto 2016

Eksprezidento Lula da Silva en 2011.
Fonto: Biblioteca (BCN) Congreso Nacional de Chile

Pasintvendrede, la eksprezidanto de Brazilo, Lula da Silva estis kaptita kaj forportita fare de la polico por esti pridemandita pro la kazo de monlavado kaj koruptado de la entrepreno Petrobras, kiu daŭris proksimume 3 horojn kaj fine estis liberigita.

"Mi sentiĝis prizonulo", "Mi ŝuldas al neniu kaj ne timas la justicon", "Se ili volis min aŭskulti, nur devis alvoki min kaj mi irintus, ĉar mi nek ŝuldas nek timas" estis kelkaj el la frazoj diritaj de Lula. La nuna prezidento de Brazilo, Dilma Rouseff ankaŭ certigis je ŝi neas la akuzojn kiujn oni faras kontraŭ ŝi.

Dume, la Federala Polico diris ke ekzistas pruvoj ke indikas ke Lula estus ricevinta pagojn kontraŭleĝajn de Petrobras laŭ maniero de luksaj nemoveblaĵoj kaj mono, ankaŭ diris ke krom esti la gvidanto de la partio, li respondecas fine pri la maniero en kiu konsistis la plenuma anaro de la brazila petrola entrepreno.

Aldoni indikis ke ekzistas provoj pri enriĉigado kontrauleĝa, kaj ke per tiu mono oni financis prezidentajn kaj voĉdonajn propagandojn.

Dum lia kaptado, lia domo estis traserĉita kaj registrita de policaj funkciuloj por serĉi provaĵojn rilatantaj al Lula kun koruptado kaj monlavado.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Es interrogado el ex presidente brasileño Lula da Silva, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).