Alfa-eldono de Mozilla Fennec 2.0 por Android kaj Nokia N900

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 28-a de aŭgusto 2010

Emblemo de Fennec

Hieraŭ Mozilo eldonis la unuan alfa-version de Feneko 2.0, por poŝkomputiloj kun la operaciumo Android kaj por Nokia N900.

Inter la novaĵoj ekde la versio 1.1 estas:

  • Plurfingra tuŝrego
    • Pligrandigo per pinĉeca fingromovo
  • "Sync" nun estas parto de Feneko (antaŭe ĝi estis etendoprogramo)
  • Ŝanĝoj je la Eka paĝo (angle: "Awesome-screen") (Oktobra aldono: almenaŭ en la versio 4 beta 1 per la nomo "Awesome screen" nomiĝis alia afero)
  • Serĉilo de enpaĝa teksto (Stir+F)
  • Statkonservo (angle: "session store") kaj remalfermo de fermita folio (Stir+Maj+T)
  • En "Maemo", uzo de la ĉefa adresaro de la operaciumo (de Evolution) por kompletigo en formularoj.
  • Subteno de teksto skribita de dekstre maldekstren
  • Kapablo ludi filmojn en la datumaranĝo WebM

Fontoj

Vidu ankaŭ