Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun Sync kaj Panorama

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 25-a de aŭgusto 2010

Hieraŭ Mozilo eldonis plian, la kvaran, Beta-version de Firefox 4. Ĝi enhavas du novaĵojn por la uzantoj: "Sync" kaj "Panorama". Nun disponeblas ankaŭ esperantlingva kunmetaĵo.

Sync

"Firefox Sync" ([sink]) (eble jam konata al tiuj, kiuj provis Firefox·on por poŝkomputiloj, laŭ ĝia antaŭa nomo "Weave" [ŭiv]), estas ilo por samigi (ĉu la vorto "sinkronigi" taŭgus?) la agordojn, paĝosignojn, historion, pasvortojn kaj foliojn en pluraj instalaĵoj de Firefox.[1]

Ĝi ĉifras ŝanĝitajn datumojn, kaj alŝutas ilin al Mozila servilo. Kiam la servilo ricevas ŝanĝojn de alia instalaĵo de Firefox, Sync povas elŝuti ilin kaj apliki al la ĉi-momente uzata profilo. La ĉifrado estas farata per sekreta frazo. Kaj la sekreta frazo, kaj la uzantnomo en Sync devas konsisti nur el Askiaj signoj.[1]

Mozilo emfazas, ke ĝia servilo ricevas la datumojn ĉifritaj, do ne povas ilin legi.[2]

En la reĝimo Privata retesplorado, aŭ se konservado de privataj datumoj estas malebligita, Sync malŝaltiĝas.[3]

Panorama

Fenestro de "Panorama".

"Panorama", ĝisantaŭnelonge havinta la nomon "Tab Candy", estas administrilo de folioj, kiu ebligas ilian laŭcelan grupigon kaj kaŝadon de momente nebezonataj folioj.

Ĝi estas reĝimo, en kiu la folioj montriĝas surekrane kiel moveblaj bildoj. La reĝimo estas (mal)aktivigebla per alklako de bildsimbolo/folibildo aŭ per klavkombino (Stir+Spacostango en la Vindoza kaj Linuksa kunmetaĵoj, kaj Option+Spacostango en la kunmetaĵo por Mac OS X).

Folioj, montrotaj samtempe je unu fenestro, estas kunigitaj en moveblaj ortanguloj, reprezentantaj "grupojn". Oni povas ŝanĝi la grandecon de la ortanguloj, ekzemple por aspektigi la pli gravajn grupojn pli grandaj. Se oni movas unu ortangulon sur alian, la alia formoviĝas. Oni povas krei novan malplenan grupon per treno sur malplena spaco.

Aliaj novaĵoj

  • Filmoj en <video> nun havas econ "buffered", kiu montras, kiuj partoj de la filmo jam estas elŝutitaj.[4]
  • Grandlimo de la surdiska staplo estis pligrandigita de 50 megabajtoj al 250.
  • Eksperimentaj grafikaj iloj ĉe CSS kaj JS.
  • Centoj da korektoj.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 https://support.mozilla.com/eo/kb/How+to+sync+Firefox+settings+between+computers
  2. https://support.mozilla.com/eo/kb/What+is+Firefox+Sync

Fontoj

Elŝuti