Aŭtobusa akcidento en Nov-Jorko mortigis 14 homojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Usono
United States in its region.svg

Pli pri Usono
Nordameriko

Mardo, la 15-a de marto 2011

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur la artikolo «en:New York tour bus crash kills 14» kaj disponita laŭ la permesilo Creative Commons Attribution CC BY 2.5.

Interŝtato 95

Almenaŭ 14 homoj mortiĝis en Bronkso (Nov-Jorko) pro turista aŭtobusa akcidento. Laŭ la estraro, 18 aliaj homoj estas vunditaj, 5 el tiuj homoj havas gravajn vundojn.

La akcidento okazis la 13-an de marto. La veturilo veturis de la kazino «Mohegan-Suno» en vilaĝo nomita Unkasvilo (Konektikuto) al Manhatano; 31 vojaĝantoj estis en la aŭtobuso. La veturisto diris ke ŝarĝaŭto koliziis kun la aŭtobuso ĉe la interŝtata vojo. La aŭtobuso renversiĝis kiam la veturisto provis eviti ĝin.

Fontoj