164 Partoprenis en la tria tutmonda ekzamentago

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 10-a de julio 2014

La 14-an de junio, per la parola KER-ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo, finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamentago, en kiu partoprenis 164 personoj en 17 urboj[1] kaj 12 landoj[2] (detala statistiko ĉi tie).

En kvin lokoj okazis ankaŭ parola parto. Pasintjare ĝi jam okazis en Arras, La Chaux-de-Fonds, Limoĝo kaj Tecámac, dum ĉi-jare Kuritibo unuafoje provis laŭ novteknologia maniero realigi ĝin.
Por la ekzamenoj kunlaboris pli ol 50 personoj. En la reta ekzamenado partoprenis Katalin Kováts (Nederlando), Petra Smidéliusz (Argentino), Márta Kovács (Hungario) kaj Zsófia Kóródy (Germanio). Por faciligi la organizajn taskojn kaj proceduron Edukado.net konstruigis, kun la financa subteno de UEA, retan KER-agendon, kie la organizantoj povis sekvi laŭpaŝe siajn farendaĵojn, ricevi avertojn pri limdatoj kaj marki siajn faritaĵojn. La ĉeforganizanto Katalin Kováts esperis tiel havi malpli da korespondaj taskoj kaj redukti la nombron de mesaĝoj, interŝanĝataj pri ekzamenoj, kiu en ambaŭ pasintaj jaroj superis 1 000. Multaj kunlaborantoj ŝatis tiun novan laborformon.

La testojn oni skribis en du geografiaj blokoj. Eŭropanoj kaj azianoj formis unu blokon, la amerikaj ekzamenlokoj la alian. Oni aplikis diversajn manierojn por sendi la testojn en sigelitaj kovertoj. Al du lokoj ili tamen ne alvenis ĝustatempe. Tial por tiuj lokoj – la ĉina urbo Zaozhuang kaj en Nikaragvo – estis aplikita la plano B, laŭ kiu oni, kun sekurigaj kondiĉoj, rete sendis la taskojn ĵus antaŭ la ekzameno. Surbaze de tiuj spertoj Katalin Kováts konkludas, ke venontfoje necesos plifruigi la finan daton de la aliĝperiodo.


Por pretiĝi por la ekzameno la partoprenontoj devis sisteme kaj serioze lerni la lingvon. Ilia komuna sperto pri sukceso plifortigas la komunumon kaj estas kialo por fieri. Kun tiu ideo estis lanĉita la paĝo Pri kiuj ni fieras, kie la sukcesaj ekzamenitoj povas malkaŝi sian nomon. Jam pli ol 400 nomoj legeblas tie.

En junio kaj julio okazos la korektado kaj taksado. La atestilojn oni planas enmanigi dum la UK en Bonaero rekte al la ĉeestantaj sukcesintoj aŭ al la reprezentantoj de la ekzamenlokoj. Se ĉiuj ekzamenitoj sukcesos, la nombro de ĝisnunaj sukcesintoj atingos 1446 kaj la ronda nombro de 1500 povos esti atingita ĝis la fino de tiu ĉi jaro.


En julio kaj aŭgusto okazos ankoraŭ ekzamensesioj en Nitra kaj Bonaero.

Referencoj

  1. Aboce: Arras, Bogoto, Bonaero, Ĉeboksaro, Hago, Kuritibo, La Chaux-de-Fonds, Limoĝo, Managvo, Monterejo, Moskvo, Osako, Parizo, Seulo, Tecámac, Tjenĝino kaj Zaozhuang.
  2. Argentino, Brazilo, Ĉinujo, Francujo, Japanujo, Kolombio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Rusujo, Sud-Koreujo kaj Svislando.

Fontoj