Saltu al enhavo

Rusio striktigas limigojn pro la kronviruso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 1-a de aprilo 2020

Estro de la hospitalo N 40 en Kommunarka akompanas altrangulojn.

Ekde la 29-a de marto Moskvo kaj Moskva provinco anoncis reĝimon de memizolado. Al ĉiuj loĝantoj estas malpermesite eliri surstraten krom vizito al proksimaj nutraĵvendejoj kaj apotekoj, urĝa vizito al kuracisto, promenigo de hundo, forĵeto de rubaĵoj aŭ frekventado de laborloko. Ĉeĉenio starigis la saman reĝimon pli frue. La 30-an de marto la ĉefministro Miĥail Miŝustin alvokis ĉiujn aliajn regionojn sekvi la ekzemplon de Moskvo kaj Moskva provinco. Du trionoj el ili jam faris tion.

Ĉeĉenio anoncis, ke ekde la 5-a de aprilo eniro kaj eliro el la respubliko estos komplete fermitaj. Ĉeĉenio ne plu enlasos aviadilojn, trajnojn kaj aŭtojn, krom la aŭtoj de la urĝaj servoj kaj liverado de manĝaĵoj kaj medicinaĵoj. "Se temas pri la sekureco de la popolo, mi fajfas pri ĉio" diris la ĉeĉena prezidanto Ramzan Kadirov. La decido venis post kiam la 1-an de aprilo en Ĉeĉenio mortis la unua paciento.

Dume estas pridiskutataj diversaj manieroj kontroli moviĝon de homoj, kvarantenitaj aŭ memizolitaj, ĉar ili ofte rompas la reĝimon. La Ministerio pri komunikado jam kolektis telefonnumerojn de la homoj, kiuj lastatempe vizitis aliajn landojn. Oni studas ankaŭ eblecojn uzi vizaĝrekonajn sistemojn kaj rapidrespondajn kodojn, sed oni alfrontas mankon de vizaĝa datumbazo kaj malpretecon de aparataro.

La Ŝtata Dumao aprobis la 31-an de marto leĝon pri punoj rilate rompintojn de la kvarantena reĝimo. Punendaj estas rompoj de la sanitara reĝimo kaj disvastigo de falsaj informoj pri la epidemio. Temas pri monpunoj kaj, se la rompo kaŭzis morton, malliberigo ĝis kvin jarojn longan. Sekvan tagon estis aprobita permeso vendi per Interreto kuracilojn, aĉeteblajn sen preskriboj. Ĝi validos ĝis la 31-a de decembro. Estis aprobita leĝo, kiu preskribas al bankoj doni kreditajn feriojn al personoj, entreprenistoj, etaj kaj mezaj firmaoj, kies enspezoj en la lasta monato falis je pli ol 30%.

Afiŝo, en kiu la urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin urĝigas konstruistojn de infekta hospitalo.

Dume la viruso disvastiĝas tra la lando. En la lastaj 24 horoj estis registritaj pliaj 440 infektiĝoj (do sume jam 2777), ĉefe en Moskvo (267), Komiio (32) kaj Sant-Peterburgo (27). Sep homoj mortis (sume jam 24). Entute 190 pacientoj resaniĝis. Foje okazas amasaj infektiĝoj. En Siktivkaro, la ĉefurbo de Komiio, 53 homoj infektiĝis en unu malsanulejo, supozeble de unu el la kuracistoj, kies infanoj antaŭnelonge revenis el Eŭropo.

Inter la infektitoj multiĝas altranguloj. El ses viculoj de la ministro pri internaj aferoj, kvar estas memizolitaj. La 31-an de marto oni informis pri pozitiva rezulto de testo de Denic Procenko, la estro de la hospitalo N 40 en la urboparto Kommunarka (Moskvo) apud la samnoma metrostacio, kien oni sendas plejparton de la moskvaj pacientoj dum pliaj korpusoj estas urĝe konstruataj apude. La 24-an de marto li akceptis en la hospitalo la prezidanton Vladimir Putin, la urbestron de Moskvo Sergej Sobjanin, la vic-ministron Tatjana Golikova, la ministron pri sano Miĥail Muraŝko kaj Anna Popkova, la ĉefon de la Rusia Komitato pri Observado de la Bonfarto de la Konsumantoj (Rospotrebnadzor). Li manpremis ĉiujn kaj akompanis ilin dum la ekskurso, sen maskoj kaj aliaj protektiloj. Oni raportas ke la prezidanto fartas bone kaj regule trapasas testadon.

Fontoj

([[Lingvo ruse|ruse]])  «Первый регион России объявил о закрытии своих границ из-за коронавируса. Это Чечня» – [[Meduza.io]], 01-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza.io]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «В каких регионах России введен режим самоизоляции. Список» – [[Meduza.io]], 30-03-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza.io]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Как именно российские власти собираются следить за людьми, у которых нашли коронавирус (а также за теми, кто сидит на карантине)» – [[Meduza.io]], 01-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza.io]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Госдума утвердила штрафы до 300 тысяч рублей за нарушение карантина» – [[Meduza.io]], 31-03-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza.io]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «В Сыктывкаре более 50 пациентов больницы заболели коронавирусом. Их мог заразить врач» – [[Meduza.io]], 01-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza.io]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Госдума разрешила продавать лекарства через интернет» – [[Meduza.io]], 01-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza.io]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «В России зарегистрированы 440 новых случаев заражения COVID-19. Всего заболели 2777 человек» – [[Meduza.io]], 01-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza.io]] ([[Lingvo ruse|ruse]]) Сергей Машкин, Александр Игорев «Руководство МВД ушло на карантин» – [[Kommersant]], 01-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Kommersant]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Госдума одобрила кредитные каникулы для пострадавших от коронавируса» – [[Kommersant]], 01-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Kommersant]] ([[Lingvo ruse|ruse]]) Валерия Мишина, Александр Черных, Елизавета Ламова ««Когда Владимир Владимирович был в Коммунарке, Денис Проценко вряд ли был заразен»» – [[Kommersant]], 01-04-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Kommersant]]



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q89262387Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo