Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS
Merkredo, la 8-a de septembro 2010
Hieraŭ Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4.
Prilabori sondatumojn
Aldonitas nova (ankoraŭ ne normigita) ĜavaSkripta aplikprograma interfaco por prilabori krudajn sondatumojn. Per ĝi skriptoj povas analizi la sonon (ekzemple por produkti grafikaĵojn pri ĝi), aŭ ŝanĝi ĝin.
HSTS
Ankaŭ subtenatas nun "Severa transportsekurigo je HTTP" (HSTS, angle "HTTP Strict Transport Security").
Servilo alirata per sekure ĉifra protokolo ("HTTPS") povas sendi respondvariablon "Strict-Transport-Security", postulante, ke la TTT-legilo ĉiam uzu por ĉi tiu domajno aŭ ankaŭ por ĝiaj subdomajnoj la ĉifritan protokolon, kaj specifante la tempon, ĝis kiam tio validu. La legilo memoras tion, kaj kiam ĝi poste estos alironta la koncernan paĝaron per senĉifra protokolo, ĝi uzos anstataŭe la ĉifran.
Ekzemplo:
Strict-Transport-Security: max-age:limtempo [; includeSubdomains]
- limtempo estas la tempodaŭro, dum kiu maksimume validos la peto uzi ĉifradon (por eviti problemojn se ekzemple la paĝaro ŝanĝegiĝos.).
- includeSubdomains estas (ne necesa) signoĉeno signifanta ke la peto aplikiĝu ankaŭ al subdomajnoj de la koncerna domajno.
Firefox ignoras la respondvariablon se ĝi venas neĉifrite.
La funkcio observas (dume parte — simple tute ne konservante la datumeron) la reĝimon de Privata retesplorado, kaj la memoro forviŝeblas kiel priretejaj preferoj.
En Vindozo
Je Vindozo 7 nun defaŭlte estas aktiva akcelado per Direct2D.
Je Vindozo Vista kaj 7 estas aliigita la aspekto de la prembutono "Firefox".
Lingvoj
Ĉi tiu beta-versio disponeblas en 39 lingvoj.
Poste
Oficialiĝis (sed ne estis eldonita kun ĉi tiu betaa versio) armena traduko de Fajrovulpo.[1]
Referencoj
- ↑ (angle) Armen Zambrano «Firefox in Armenian: ready to download! (development builds)» – , 2010-09-01 (arkivita [ ])
Fontoj
(angle) «Firefox 4 Beta With Faster Graphics and New Audio Capabilities for the Web» – Mozilo, 2010-09-07 (arkivita [ ]) (angle) «Mozilla Firefox 4 Beta Release Notes» – Mozilo, 2010-09-07 (arkivita [ ])
Elŝuti
Vidu ankaŭ
Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun Sync kaj Panorama
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |