Saltu al enhavo

Unua testa antaŭeldono de estonta Tondrobirdo 3.3

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 25-a de novembro 2010

Je la 23-a de novembro vespere aperis la unua alfa-versio de "Miramar" — tio, kio iam fariĝos Mozila Tondrobirdo 3.3.

Laŭ liveraj notoj, inter la ŝanĝoj estas jenoj:

  • Nova program-interfaco por administrado de aldonaĵoj (la fasado ŝanĝiĝos antaŭ la fina eldono).
  • Apud kunsendaĵoj montriĝas ties grandecoj.
  • Je Vindozoj Vista kaj 7, kelkaj fasadaj korektoj.
  • Je Mac OS X, universalaj kunmetaĵoj por Mac 32/64, sed ne plu PowerPC.

Krom tio, jen unu el la novaĵoj el la listo en la Mozila Bugzilla:

  • Volantoj povas malŝalti aldonon de "--" antaŭ la subskribo, pere de interna agordo "mail.identity.default.suppress_signature_separator".[1]

Entute okazis pli ol 190 ŝanĝoj.

Referencoj

  1. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=58406

Fontoj

(angle) rebron «Miramar (Thunderbird 3.3) Alpha 1 available for testing» – Mozilo, 23 Nov. 2010 (arkivita [ ]) (angle)  «Miramar Alpha 1 Release Notes» – Mozilo, 23 Nov. 2010 (arkivita [ ])

Elŝuti (nur por testado!)

AVERTO: ĉi tiu versio tute ne estas uzinda por praktikaj retpoŝtaj kaj similaj celoj! Ĝi estas eldonita sole por testado.


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19761305Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo