Saltu al enhavo

Ĉinio sendos 700 soldatojn al Sud-Sudano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 27-a de decembro 2014

Situo de Sud-Sudano

La Ĉina Popola Respubliko pretigis infanterian batalionon por sendado al Sud-Sudano kaj aldoniĝado al misio de pac-tenado de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Okaze de la sendado de la infanteria bataliono, la unua de Ĉinio en la afrika lando, oni festis pasintlunde ceremonion en la urbo Laiyang, en la orienta provinco Ŝandungo. 180 Soldatoj, el la bataliono de 700, ekiros al Sud-Sudano venontjanuare kaj la ceteraj marte.

Senhomaj aviadiloj, blenditaj veturiloj, kontraŭ-tankaj misiloj, leĝeraj memdefendaj armiloj, kontraŭ-kuglaj vestaĵoj kaj kaskoj estas la provizoj de la ĉinaj trupoj.

Laŭ la komandanto Wang Zhen, tiuj provizoj utilas "por memdefendaj celoj" en la afrika lando, kie okazas konfliktoj inter la registaraj kaj miliciaj fortoj.

La alfronto al fortoj, fidelaj al eksa vicprezidanto Riek Machar, postlasis proksimume 100 mil mortintojn kaj milionojn da delokitoj.

Fontoj

(hispana)  «China enviará 700 soldados a Sudán del Sur» – HispanTV, 22-12-2014 (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q18786403Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo