Ĉinujo plifortigas sian kunlaboron kun la insuloj de suda Pacifiko
Lundo, la 24-a de novembro 2014
La ĉina prezidanto Xi Jinping finis sian tritag-viziton de la insulo Fiĝio. Dum sia vizito la prezidanto diskutis kun la gvidantoj de Fiĝio kaj sep aliaj insulo-landoj de la suda Pacifiko, nome Kukinsuloj, Mikronezio, Niuo, Papuo-Nov-Gvineo, Samoo, Tongo kaj Vanuatuo.
Sabate, la 22-an de novembro 2014, li faris paroladon en la insulo Viti Levu en Nadi, la tria pli granda urbo de Fiĝio. Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi interŝanĝadon kaj kunlaboradon kun la insularolandoj kaj antaŭenpuŝi la disvolvadon de la interrilatoj. Ĉinio daŭre liveros subtenojn al insularaj landoj en suda Pacifiko kaj instigos ĉinajn entreprenojn investi tie.
La Fiĝiaj insuloj estis la lasta etapo de la vojaĝo de Xi Jinping, kiu antaŭe vizitis Aŭstralion kaj Nov-Zelandon.
Fontoj
(angla) «China's Xi Jinping arrives in Fiji on trip to woo Pacific Island nations» – [[The Straits Times]], 2014-11-24 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de The Straits Times]] (franca) «La Chine renforce sa collaboration avec les îles du Pacifique Sud» – [[CCTV]], 2014-11-23 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de CCTV]]
Liu Zijia «Xi Jinping vizitis Fiĝiojn kaj renkontiĝis kun gvidantoj de pacifikaj insul-landoj» – [[El Popola Ĉinio]], 2014-11-24 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de El Popola Ĉinio]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Oceanio
- 24-a de novembro 2014
- Novembro de 2014
- 24-a de novembro
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Politiko
- Politiko de Ĉinio
- XI Jinping
- El Popola Ĉinio
- Azio
- Orienta Azio
- Ĉinio
- Aŭstralio
- Nov-Zelando
- Papuo-Nov-Gvineo
- Melanezio
- Fiĝio
- Vanuatuo
- Mikronezia regiono
- Mikronezio
- Polinezio
- Kukinsuloj
- Niuo
- Samoo
- Tongo
- Sebastopolo