Du Ŝakludantoj mortis dum la Ŝakolimpiado en Norvegio
|
|
Dimanĉo, la 17-a de aŭgusto 2014
Du ludantoj forpasis dum la 41-a Ŝakolimpiado (angle) okazinta de la 1-a ĝis la 14-a de aŭgusto ĉe Tromsø, Norvegio, informis la loka polico. La unua el ili, Kurt Meier, svisdevena kaj 67-aĝa, estis la dua tablisto de la teamo de Sejŝeloj. Lia forpaso okazis dum lia matĉo kontraŭ la ruandano Alain Niyibizi. Post ke li falis sur la tablon, la kuracistoj provis revivigi lin dum pli ol tridek minutoj, tamen, sensukcese.
Laŭ El País, tiu estis "momento de teroro amasa" pro la krioj de pluraj personoj. Tamen, la ĥaoso okazigita pro la konfuzo de kelkaj ĉeestantoj, kiuj pensis, ke temis pri bomb-alerto, ne daŭris longe, ĉar la juĝistoj klarigis la okazaĵon. Panagiotis Nikolópulos, ĉefjuĝisto, decidis, ke la matĉoj daŭrigu samtempe, ke kuracistoj, flegistinoj kaj gardistoj kreis sekuran zonon ĉirkaŭ Meier. Lia filo, unua tablisto de Sejŝeloj, la kontraŭantoj ruandaj kaj aliaj ludantoj, ploris dum la revivig-provo.
Tiel kiel estis la pecoj en tiu momento, mi pensas, ke Meier kredis, ke li gajnus, kiam lia kontraŭulo trovis kombinon, kiu garantiis la egaliĝon. Ĵuse tiam li ekfalis po iomete en sia seĝo, kaj finfine sia kapo falis sur la ŝaktabulon. | — Héctor Mejía, juĝisto.
|
Nur kelkajn horojn poste, oni informis pri la forpaso de alia ludanto, ĉi-foje reprezentanto de Uzbekujo, Alisher Anarkúlov, 46-aĝa, kiu troviĝis morta en sia hotelĉambro. Laŭ Gunnar Baardsen, ĉefo de polico, la forpaso okazis pro naturaj kialoj: "Laŭ la polico estas nenia suspekto pri kriminala ago, temas pri tragika sed natura morto", certigis la polico en mesaĝo.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Fallecen dos jugadores en la Olimpiada de Ajedrez en Noruega, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (es) Leontxo García «Otro ajedrecista, hallado muerto en la Olimpiada de Ajedrez» – [[El País]], 15-08-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de El País]]
- (es) Leontxo García «Morir al pie del tablero» – [[El País]], 14-08-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de El País]]
- (es) EFE «Dos jugadores mueren en la Olimpiada de Ajedrez en Noruega» – CNN México, 15-08-2014 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |