Saltu al enhavo

UEA serĉos novan redaktoron por la revuo "Esperanto"

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 31-a de julio 2013

frontpaĝo de junio 1949

Inter la renovigaj planoj de la nova estraro de UEA troviĝas serĉi novan redaktoron por la ĉefa publikaĵo de la Esperanto-movado, la revuo Esperanto. Stano Marček, redaktoro de la revuo ekde januaro 2002, laboros ĝis la decembra numero ĉi-jara, kaj sia kontrakto ne estos renovigita.

La revuo ludas kernan rolon en la bildo, kiun esperantistoj havas pri UEA. Mi aŭdis de multaj kongresanoj en Rejkjaviko, ke ili esperas pri 'nova vento' en la asocio. Ankaŭ mi esperas tion. Kunlige kun diversaj aliaj ŝanĝoj, ni konkludis, ke necesas doni ankaŭ al la revuo freŝajn vizaĝon kaj enhavon.
Mark Fettes, prezidanto de UEA.

La Asocio baldaŭ anoncos konkurson por la redaktora posteno, per kiu ili celas ĝisdatigi la eldonaĵojn de UEA por ke ili estu aktualaj kaj modernaj.

Kovripaĝo de novembro 2015
la mondo kaj la movado ŝanĝiĝas, kaj estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj.
Fettes


Fontoj

 «UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto» –  [[Universala Esperanto-Asocio]], 31-a de julio 2013 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Universala Esperanto-Asocio]]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19760985Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo