Greka nov-nazio batis debatkontraŭulinon en televido
Vendredo, la 8-a de junio 2012
Ilias Kasidiaris, grava reprezentanto de greka partio Ĥrisi Avgi ( Χρυσή Αυγή, en traduko "Ora Tagiĝo", ankaŭ latinliterigata Chrysi Avgi) batis debatokontraŭulinon en la vizaĝo dum televida debato. Li estas nun serĉita de la polico.
Ora Tagiĝo ofte preskribita kiel nov-nazie, kaj eniris en la parlamento antaŭ nelonge. La gvidanto Nikos Michaloliakos ne ŝatas la etiketon "nov-nazio", sed neas la Holokaŭston kaj rekomendas politikon klare kontraŭ enmigrintoj. Post nelonge estos greka novelekto.
Dum televida debato Ilias Kasidiaris kverelis kun du reprezentantoj de dekstraj partioj. Unu de ili, s-ino Rena Dourou de partia maldekstra Siriza, menciis ke Kasidiaris estas suspektita de envolvigo en arma prirabo en 2007.
Tiam li perdis la paciencon kaj ĵetis akvoglason en ŝia vizaĝo. Alia debatkontraŭulino, s-ino Liana Kanelli de la Komunista Partio de Grekio, ŝajne ĵetis gazeton al li. Tiam li trifoje batis ŝin en la vizaĝo.
La frakcio estis haltigita de programgvidanto. Poste, Ilias Kasidiaris forlasis la televidstudion. En momento de skribado, li estas serĉita de la polico.
Fontoj
(germana) «Vikipedio-artikolo pri Ora Tagiĝo» – de.wikipedia.org, la 8-an de junio 2012 (arkivita [ ]) (angla) «Greek far-right Golden Dawn MP wanted for assault (kun filmo)» – BBC, la 7-an de junio 2012 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |