Vikinovaĵoj:Diskutejo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Mardo, la 19-a de marto 2024

Bonvenon al la diskutejo de Vikinovaĵoj!

Diskutu!

Diskutu!

Jen loko por babili pri Vikinovaĵoj (sistemkomunikaĵoj troviĝas ĉi tie).
Aliaj administraj paĝoj: • Proponoj pri forigoj de artikolojPetoj pri administrantiĝo
Komentu!
Aldoni komenton
Arkivo de konversacioj ekde 2010 ĝis la fino de 2018
Arkivo de konversacioj ekde 2019 ĝis nun


2020[redakti]

Vikinovaĵoj estas menciitaj en Libera Folio![redakti]

Karaj, mi volus sciigi la komunumon ke oni publikigis antaŭnelonge tre bonan intervjuon ĉe Libera Folio pri la Esperantaj Vikinovaĵoj. Niaj artikoloj nun ankaŭ aperas aŭtomate en ties desktra kolumno, kio, mi esperas, kreskigos nian legantaron kaj ekvekos novan intereson.

Ankaŭ dankojn al uzanto:RG72 pro la tre afablaj kaj inteligentaj komentoj en la artikolo!

Nur eta rimarko: ĉar niaj artikoloj nun respeguliĝas tie, ĉu tio signifas ke mi ne plu kreu mian artikolserion «El Libera Folio»? Mi antaŭe kopiis novaĵojn el tie por plidikigi nian enhavon, sed mi ne plu scias ĉu tio estas konvena. Aŭdrea (diskuto) 00:42, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon al vi kara, ja tio estas nia komuna sukceso. Rilate artikolojn el Libera Folio mi pensas, ke niaj propraj tekstoj jam sufiĉas. --RG72 (diskuto) 05:41, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Aŭdrea, mi opinias, ke kopii artikolojn de Libera Folio pli taŭgas por Vikifontaro. Ja eĉ estas bona listigo tie. --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:47, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) formale registrita![redakti]

Kun granda ĝojo mi oficiale anoncas, ke "Esperanto kaj Libera Scio" (ELiSo), post jaroj de funkciado kiel neformala grupo, nun ekzistas ankaŭ kiel registrita, formala organizo!

La Ministerio de internaj aferoj de Slovakio, kiel la respondeca institucio pri tiaj registroj, nin registris la 23an de Decembro 2019 (pro granda laborŝarĝo de la ministerio tiutempe mi ricevis la konfirmon nur nun).

Tiu ĉi plia sukcesa paŝo provizas ankaŭ momenton por haltiĝi kaj iom rememori unuflanke, kaj rigardi en estontecon duaflanke. (sube estas nur koncizega superrigardo)

Ekde la unuaj pripensoj pri organizita grupo de Esperantlingvaj vikimedianoj elstare agadis precipe Ziko van Dijk (k.a. la unua instigo pri rekono laŭ tiam nova modelo de organizoj), Arno Lagrange (fina puŝo por rekono), Peter Baláž (k.a. morala, organiza kaj aliaj subtenoj), Marek Blahuš, Universero Trio kaj mi (oficialaj subskribintoj por la kontrakto pri rekono).

Specife por formala registriĝo laboris la Prepara komisiono (Michal Matúšov, Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz, Michel Castelo Branco, Nicolas Maia kaj Václav Zouzalík). Danke al tiuj ĉiuj homoj ni havis pretajn ĉiujn necesajn aferojn. La oficialaj fondintoj estas Michal Matúšov, Peter Baláž kaj Matthieu Desplantes. Mi deziris, ke pli multaj homoj, kiuj laboris pri la fondo povu esti oficialaj fondintoj (ili ja meritus tion), sed pro la koncernaj leĝoj ni bezonis Slovakianojn. Neoficiale ili ĉiuj tamen tenas tiun honoran lokon! Fine, al la fondo finance helpis Václav Zouzalík, efektive ebligante la fondon. Mi dankas al ĉiuj tiuj homoj, kiuj sindoneme laboris por venigi ELiSon al sekva nivelo!

Ne necesas emfazi, ke formala fondo estas nur unu el multaj paŝoj por atingi nian mision pri mondo, en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tuta sciaro de homaro. Ni jam nun estas en kontakto kun la Komisiono pri aligitaj organizoj de la Fondaĵo Vikimedio kun la celo esti rekonitaj kiel Vikimedia Tema organizo (simila al Esperantaj Fakaj asocioj) en 2020, kun ŝanĝo de nomo supozeble al Vikimedio Esperanto. Post tiu rekono ni iĝos oficialaj reprezentantoj de Esperanto en la Vikimedia mondo. Kun TEJO ni antaŭnelonge planis komunan partoprenon en interkontinenta projekto kun subvencio de la Eŭropkomisiona programo Erasmo+; pro prokrastita fondo ni ne povis aliĝi, sed ni jam havas bazon por sekva partopreno. Estas antaŭ ni multa laboro kaj en certa tempo nin povos helpi ankaŭ pluraj dungitoj. Dum nia agado ni ne nur faros utilan kaj helpan laboron, sed ni ankaŭ disvolviĝos kiel organizaĵo kaj ankaŭ kiel homoj; ni ankaŭ kontribuos al disvolviĝo de la Esperanta kaj la Vikimedia movadoj (kiel niaj "gepatraj"), sed ankaŭ al pli ĝeneralaj movadoj, kiel la liberkultura kaj la eduka - sur kies ŝultroj ni staras kaj kiuj subtenas nin. Fine, ni ankaŭ memoru, ke ni fakte estas pioniroj! Ni piedbatas kaj montras la vojon al aliaj, kiuj venos post ni, fondos siajn proprajn Esperantlingvajn Vikimediajn organizojn, lernos ankaŭ de ni kaj en sia niĉo suksesos espereble eĉ pli rapide ol ni faris.

La estonteco estas granda kaj vi estas bonvena (plu)kun-iri!

nome de la Prepara komisiono --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:16, 1 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Spasiba, P.Fisxo! Ankaŭ mi ja esperas, ke por la ruslingva komunumo ni faros pli multajn interesaĵojn! ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:20, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ricevu stipendion por Vikimanio en Tajlando[redakti]

Vikimanio 2020 okazos en Bankoko, Tajlando

Resumo: Sendu vian stipendipeton al neformala konsultilo ĝis la 14a de Marto. Niaj aktivuloj ĝin konsultos kaj sendos al vi rimarkojn. Poste ĝin sendu al oficiala stipendi-petilo.


Vikimanio 2020, la plej granda konferenco kaj festo de la Vikimedia movado, pli kaj pli proksimiĝas - ĝi laŭplane okazos la 5an-9an de Aŭgusto 2020 en Bankoko, Tajlando.

La Fondaĵo Vikimedio denove provizas stipendiojn por partopreno. Ili kovras partoprenkotizon kaj loĝadon (okaze de parta stipendio) kaj aldone ankaŭ vojaĝon (okaze de plena stipendio). La celo de stipendioj estas igi Vikimanion pli sukcesa konferenco danke al partoprenigo de homoj, kiuj jam pruveble altkvalite kontribuis al la Vikimedia movado, povas siajn spertojn transdoni al aliaj partoprenontoj kaj mem pli spertiĝi.

Limdato por peti stipendion estas la 17a de Marto 2020 enkalkulante. Ĉiuj bezonataj informoj kaj oficiala petilo estas ĉe wikimania:2020:Scholarships/eo

Estas rekomendinde unue atente legi la oficialajn informojn por kompreni kion indas skribi.

La organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) volas, ke pli multaj esperantistoj povu partopreni en Vikimanio. Tial ni provizas amikan konsultadon de stipendipetoj. Pluraj el ni jam plurfoje sukcese ricevis stipendion, do ni havas certan komprenon kion kaj kiel skribi. Kaj ni pretas helpi vin, por plialtigi viajn ŝancojn! Ĉi-jare la konsultistoj estas Ziko van Dijk kaj KuboF Hromoslav.

Ni bezonas sufiĉan tempon por konsulti vian peton, adekvate respondi al ĝi kaj doni al vi sufiĉan tempon por povi adapti ĝin. Tial sendu vian kontribuon kiel eble plej frue, la limdato estas la 14a de Marto 2020.

Klaku al jena ligilo kaj plenigu la informojn: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfcp8kzxpn8Xn2Z2KXSqFUaJv1cQmBgFMy-rAEYY5Jv9UFUdg/viewform

Sukceson al via peto! Ni esperas renkonti vin en Bankoko!

KuboF Hromoslav kaj Ziko van Dijk

PS: Pro la nuntempa situacio pri kronviruso estas diskutata kion fari pri Vikimanio 2020. La fina decido estas planata por fino de Marto; dume validas, ke Vikimanio okazos. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:12, 6 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Do, fine pro la kronviruso la Vikimanio en Bankoko estas oficiale ŝovita al 2021. Tial en 2020 ne okazos Vikimanio (almenaŭ ne kiel ĉeesta renkontiĝo). Dume ne klaras kion fari pri la ĉi-jaraj stipendipetoj, sed la respondeculoj tion traktos en baldaŭa tempo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:31, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

700 artikolo en Vikinovaĵoj[redakti]

Mi gratulas aǔtorojn de Vikinovaĵoj okaze de grava atingo: la limo de 700 artikoloj estas pasinta. La evento estas bona donaco al 10-jaraĝo de Vikinovaĵoj, kia estos festata 18 marto. --P.Fisxo (diskuto) 20:00, 13 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Gratulon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:49, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]


10 jaraĝa jubileo de Vikinovaĵoj[redakti]

La 18-an de marto n:eo:Vikinovaĵoj en Esperanto fariĝos dekjara! La unua artikolo estis Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj. Hodiaŭ Vikinovaĵoj informas pri la plej rimarkindaj internaciaj eventoj. La 13-an de marto aperis la sepcenta novaĵo kaj la aŭtoroj ne planas ĉesi per tio. Ĉiutage aperas unu, du aŭ eĉ tri novaĵoj, kio estas pli ol en la aglalingva aŭ franclingva sekcioj. Bedaŭrinde inter aktivaj aŭtoroj estas neniu kiu verkas pri la Esperanto-movado kaj tio evidente kaŭzas la maloftan aperon de novaĵoj pri kiel “vivas” Esperanto-mondo. De la alia flanko tio permesas eliri el la kadroj de la Esperanto-komunumo kaj prezenti neŭtralan vidpunkton pri okazaĵoj en la mondo. Estas reprezentantoj de malsamaj landoj inter la aktivaj aŭtoroj de Vikinovaĵoj, kio fakte estas kutima por Esperanto-projekto. Ni sincere gratulas al la aŭtoroj de Vikinovaĵoj pro ilia datreveno kaj invitas ĉiun partopreni en ĉi tiu projekto: Vikinovaĵoj estas la novaĵoj gravaj por ni. --P.Fisxo (diskuto) 12:47, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankegon! --RG72 (diskuto) 08:08, 20 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi gratulas ĉiujn vin, kaj aparte uzanto:RG72 pro lia senĉesa laboremo. Feliĉan jubileon!
Rilate al la manko de novaĵoj pri EO-movado: mi nur komentetus, ke mi ne trovas ĉi tion problema ĉar jam ekzistas sufiĉe da retejoj raportantaj pri EO-novaĵoj. Vikinovaĵoj, miaopinie, povas ludi pli larĝan ĵurnalisman rolon. La plimulto de EO-lingvaj novaĵretejoj ĉi-momente estas fonditaj kaj subtenataj de registaroj (kuba, ĉinuja, ktp.) kune kun ties biasoj. Vikinovaĵoj tamen povas provizi vere neŭtralan, seriozan, senpartiecan enhavon. Mi pensas ke ni faras ĉion ĝuste. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 15:21, 21 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Jes! Mi pensas ke rilate Esperanto-movadon necesas nur originalaj raportaĵoj, intervjuoj ktp. --RG72 (diskuto) 15:38, 21 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Gratulon, tre bela datreveno! --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:48, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Lanĉita konkurso VikiPrintempo COE 2020 - patroprenu, helpu kaj gajnu![redakti]

Partoprenu la konkurson en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial EliSo lanĉas la konkurson VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 - samtempe en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK. La 3 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-70 eŭrojn kaj 2 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko.

Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:

  • vi povas partopreni per artikoloj pri via lando - nur estas malpermesataj landoj, kie estas Esperanto oficiala lingvo (ne validas por landoj kun Esperanto kiel minoritata lingvo aŭ kultura heredaĵo)
  • la konkurso okazas ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
  • Estas 2 specialaj kategorioj kun aldonaj premioj - por artikoloj en Vikivojaĝo kaj pri genra egaleco.
  • ne estas starigita minimuma kvanto de aldonita enhavo po artikolo, nek minimuma bezonata kvanto de poentoj por venki (do vi povas venki eĉ per malpli ol 5 artikoloj, malsame ol lastjare)
  • pli gravas suma kvanto de nova kvalita enhavo ol nombro de artikoloj (vi povas venki ĉu per multaj relative mallongaj artikoloj aŭ per unu tre longa)
  • kalkulado de poentoj estas pli facila, do vi ne devas zorgi pri matematikaĵoj

Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas en Vikimedia Kovilo - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. Por helpi al vi fari tiun unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn 2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por Vikivojaĝantoj!

Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ vi post la konkurso ekŝatos la projekton ;-)

PS1: Por resto de la jaro ni pripensas similajn eventojn pri aliaj kontinentoj. Tamen, dume nur VikiPrintempo COE estas konfirmita kaj provizas sufiĉe grandajn premiojn.

PS2: Se vi volas fari projekton pli celitan al Vikinovaĵoj, kontaktu EliSo-n kaj proponu vian projekton aŭ proponon. Ni estas volontuloj, sed ni provos helpi laŭ niaj ebloj (kaj ankaŭ vi estas bonvena en la teamo ;).

--KuboF Hromoslav (diskuto) 19:15, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Gratulojn[redakti]

n:ru:Викивестник № 232 (13 — 26 марта 2020 года) - ruslingvaj Vikinovaĵoj rakontis pri viaj atimgoj. --P.Fisxo (diskuto) 16:23, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

1a Ĝenerala asembleo de ELiSo okazos la 16an de Majo 2020[redakti]

Saluton.

La 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) okazos la 16an de Majo, ekde 18:00 UTK.

La anonco estas ankaŭ en nia (provizora) retejo: meta:Esperanto_kaj_Libera_Scio

La Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo. Precizajn instrukciojn por aliĝi ni dissendos en taŭga tempo antaŭ la Asembleo. Por ke vi certe estu sciigita, aliĝu al subtenantoj de ELiSo en

kaj al jenaj informaj kanaloj:

Se viaj Esperantaj amikoj aŭ kolegoj interesiĝas pri Vikipedio aŭ libera scio, bv. plusendi al ili tiun ĉi mesaĝon! Ili certe aprezos.

Amike, nome de la Prepara Komisiono, --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:16, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi kreis Discord-servilon ![redakti]

Saluton,

mi kreis en:Discord (software)-servilon. Estas babilejo kie ni povas babili, skribe aŭ parolante, pri la vikimediaj projektoj. Vi povas aligi kun tiu ligilo : [1]. Nun, la servilo estas malneto, sed vi povas proponi plibonigojn. Lepticed7 (diskuto) 11:21, 16 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Global bot policy proposal: invitation to a Meta discussion[redakti]

2021[redakti]

Wiki Loves Folklore 2021 is back![redakti]

Please help translate to your language

You are humbly invited to participate in the Wiki Loves Folklore 2021 an international photography contest organized on Wikimedia Commons to document folklore and intangible cultural heritage from different regions, including, folk creative activities and many more. It is held every year from the 1st till the 28th of February.

You can help in enriching the folklore documentation on Commons from your region by taking photos, audios, videos, and submitting them in this commons contest.

Please support us in translating the project page and a banner message to help us spread the word in your native language.

Kind regards,

Wiki loves Folklore International Team

MediaWiki message delivery (diskuto) 13:25, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Novaj ŝanĝetoj ĉe la ĉefpaĝo[redakti]

Bonan vesperon karaj, mi sciigas ke mi iomete ŝanĝis la aspekton de la ĉefpaĝo, ĉar la roboto kiu provizas ĉiutagajn datumojn pri akcimerkatoj denove funckias, kaj sekve eblas remontrigi la respektivan ŝablonon. Mi esperas ke oni trovos ĉi tion plibonigo. Aŭdrea (diskuto) 23:35, 8 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Kunsidoj de Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio en 2020[redakti]

w:Esperanto kaj Libera Scio

En 2020, la Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio havis 2 Kunsidojn de Ĝenerala asembleo, elektis novajn Estraron kaj Revizian komisionon kaj aprobis plurajn gravajn gvidjn dokumentojn.

Estraro:

  • Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
  • Vic-Prezidanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
  • Estrarano: Juan Sebastian Quintero Santacruz

Revizia komisiono:

  • Prezidanto de la Revizia komisiono: Ziko van Dijk
  • Michel Castelo Branco
  • Yves Nevelsteen

Krome, gravaj dokumentoj estis akceptitaj:

Ĝenerale, la Jara plano prezentas minimumon da agado por koncerna jaro. Jam por tiuj ĉi agadoj ni serĉas aldonajn volontulojn (elde simplaj helpantoj ĝi ĉeforganizantoj), sed se vi volas aldone organizi ion plian, kontaktu nin! Danke al la tuta teamo, prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 16:35, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Arĥivado de artikoloj[redakti]

Karaj, mi komencas sporade arĥivi malnovajn artikolojn, sekvante laŭ la regulo Vikinovaĵoj:Ŝlosado de artikoloj. Tiu tasko jam estis antaŭlonge prokrastita kaj dume akumuliĝis kelkcent artikoloj. Do mi pardonpetas pro la balasto ekaperonta en la listo de lastaj ŝanĝoj. Aŭdrea (diskuto) 22:09, 17 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi preskaŭ finis la taskon. Restis nur parto de la jaro 2020. Mi ankaŭ volas atentigi ke mi iomete ŝanĝis la ŝablonon por arĥivitaj artikoloj por pli klare esprimi la kialon malantaŭ amasa ŝlosado. Aŭdrea (diskuto) 03:28, 20 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farita finfine, ĝis la komenco de februaro 2021. Se la tempo permesos, mi eble iom plidetaligos la gvidliniojn pri arĥivado/ŝlosado ĉe Vikinovaĵoj:Ŝlosado de artikoloj. Mi invitas ĉiujn prikomenti. Aŭdrea (diskuto) 15:23, 23 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Proposal: Set two-letter project shortcuts as alias to project namespace globally[redakti]

Please help translate to your language

Hello everyone,

I apologize for posting in English. I would like to inform everyone that I created a new global request for comment (GRFC) at Meta Wiki, which may affect your project: m:Requests for comment/Set short project namespace aliases by default globally.

In this GRFC, I propose that two-project shortcuts for project names will become a default alias for the project namespace. For instance, on all Wikipedias, WP will be an alias to the Wikipedia: namespace (and similar for other projects). Full list is available in the GRFC.

This is already the case for Wikivoyages, and many individual projects asked for this alias to be implemented. I believe this makes it easier to access the materials in the project namespace, as well as creating shortcuts like WP:NPOV, as well as helps new projects to use this feature, without having to figure out how to request site configuration changes first.

As far as I can see, Vikinovaĵoj currently does not have such an alias set. This means that such an alias will be set for you, if the GRFC is accepted by the global community.

I would like to ask all community members to participate in the request for comment at Meta-Wiki, see m:Requests for comment/Set short project namespace aliases by default globally.

Please feel free to ask me if you have any questions about this proposal.

Best regards,
--Martin Urbanec (talk) 14:12, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Tutoro[redakti]

Saluton, iu povus esti Tutoro, por alŝuti novaĵojn al Vikinovaĵoj en la hispana al Esperanto. Marinna (diskuto) 14:20, 21 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj bonvenon, Marinna. Mi ne tute komprenis vian komenton. Ĉu vi volis peti, ke ni faru Esperantajn tradukojn de es.wn? Ĉu vi volas peti tradukon de specifa artikolo?
Ni tion jam faras de tempo al tempo, sed estas malmulte da aktivaj uzantoj ĉi-vikie, do tial kutime ne eblas traduki la tutan ĉiusemajnan enhavon de es.wn. Aŭdrea (diskuto) 17:49, 21 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, karaj. Ĉar ni ne havas apartan paĝon por diskuti alinomadon, mi starigas la demandon ĉi tie. Mi proponas ke Kategorio:Forpasoj estu alinomita kiel Kategorio:Nekrologoj, kio estas pli preciza termino kaj estas pli kongrua al alilingvaj Vikinovaĵoj. Granda plimulto de artikoloj en tiu kategorio ja estas nekrologoj (t.e. ili temas pri individua ĵusmortinto, kutime kun eta biografio).

Plue, mi ne trovas konvena kunmiksi tiujn nekrologojn en unu kategorion kun artikoloj temantaj pri amasa hompereo pro katastrofoj aŭ atakoj (kiel 65 mortintoj pro memmortiga atenco dum Pasko en Pakistano interalie), ĉar ne vere estas la sama tipo de novaĵo. Kion vi pensas?

Amike, Aŭdrea (diskuto) 14:10, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi pensas, ke ĝi konvenas uzi Kategorio:Nekrologoj por la artikoloj pri la lastatempaj mortoj de homoj. Ĉu la alinomado de la kategorio estas facila tasko? —chaetodipus (talk · contribs) 07:02, 25 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Global bot policy changes[redakti]

Registriĝu kiel interesiĝanto pri Erasmus+[redakti]

Kiel promesite en la Jara plano 2021, la Estraro de Esperanto kaj Libera Scio laboras pri partopreno en projekto subvenciata de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.

Antaŭ ol mi povos provizi pliajn detalojn, mi ŝatus inviti vin registriĝi kiel interesiĝanto pri partopreno. Tio estas esprimo de ĝenerala intereso partopreni, vi ne devos partopreni jam sekvan projekton. Kiam laboro pri projekto pliprogresos, ni kontaktos unue ĉiujn interesiĝantojn, kiuj registriĝis.

Taskoj de partoprenontoj dependos de konkreta projekto kaj ili estos kominikitaj kun interesiĝantoj antaŭ konfirmo de partopreno. Kutimaj taskoj estas veturo al alia lando por trejnado aŭ alia edukado, kreado de eduka aŭ informa materialo (broŝuro, video ktp), eĉ trejnado de aliaj aktivuloj.

Utiligu vian oportunon kaj registriĝu ankoraŭ hodiaŭ! Amike, Prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 11:32, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Unesko-konkurso por Junio 2021[redakti]

Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj.

UEA kaj ELiSo / VMEO kunigis siajn fortojn por subteni disvastigon de tiuj ĉi valoroj kaj idealoj de Unesko per Esperanto, specife per artikol-redakta konkurso okazanta dum Junio 2021 en la Esperanta Vikipedio.

Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga maniero por subteni sian mision. Ni montru al Unesko, kiom tio veras!

Kiel partopreni?

Legu la regulojn, verku / traduku novajn aŭ plibonigu jamajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio pri Unesko kaj listigu viajn artikolojn en la konkursa paĝo. Fine UEA sendos premiojn por 5 venkintoj.

w:Projekto:Unesko 2021

PS: Se via amiko aŭ kolego interesiĝus, certe invitu lin / ŝin - vi scias, varbado ;-)

kunorganizanto 78.99.129.33 21:36, 1 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

2021 Board of Trustees election[redakti]

The 2021 Board of Trustees election opens 4 August 2021. Candidates from the community were asked to submit their candidacy. After a three week long call for candidates, there are 20 candidates for the 2021 election.

The Wikimedia movement has the opportunity to vote for the selection of community-and-affiliate trustees. The Board is expected to select the four most voted candidates to serve as trustees. Voting closes 17 August 2021.

The Wikimedia Foundation Board of Trustees oversees the Wikimedia Foundation's operations. The Board wants to improve their competences and diversity as a team. They have shared the areas of expertise that they are currently missing and hope to cover with new trustees.

How can you get involved?

Read the full announcement.

Best,

On behalf of the Elections Committee

MNadzikiewicz (WMF) (diskuto) 10:49, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - helpo bezonata nun![redakti]

Antaŭ 3 monatoj ni ĉi tie diskutis kaj voĉdonis pri nia peto al la Fondaĵo Vikimedio krei sistemon kiu ebligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj de centra loko por ĉiuj vikioj, tn. "mallokaj ŝablonoj". Tia sistemo ŝparos al ni tempon de niaj teĥnikistoj kaj ebligos al ni uzadi plej progresintajn ŝablonojn kaj modulojn kaj teni ilin ĝisdataj. Ni subtenis la proponon.

Tamen, ne estas klare, ĉu mallokaj ŝablonoj eniris la sekvan Jaran planon de la Fondaĵo Vikimedio. Iuj vortumoj donas ioman esperon, sed tio ne estas sufiĉe klara.

Tamen, ankoraŭ eblas konvinki la Fondaĵon! Necesas, ke ĝi aŭdu fortan voĉon de la komunumo, kiu volas tion! La 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK okazos komunuma konsulto pri la Jara plano, specife pri ĝia teĥnika parto. Por helpi al mallokaj ŝablonoj petu partoprenon kaj esprimu vian volon (eĉ se nur en la babilejo kaj nur en Esperanto kaj / aŭ aliaj lingvoj, kiujn vi regas)! Vi tute bone povas antaŭ la voko sendi retmesaĝon kun via demando pri mallokaj ŝablonoj (aŭ alia emo pri kiu vi interesiĝas). --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:41, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Author byline[redakti]

I have been wondering whether you still use author bylines in footers as listed on this list, or not. I couldn't find any in recent articles. (Sorry for not writing in Esperanto.) - Xbspiro (diskuto) 23:50, 22 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

aldoni artikolon al "Freŝaj novaĵoj"[redakti]

Saluton, mi volus partopreni al tiu projekto. Mi kreis artikolon (https://eo.wikinews.org/wiki/Okcidenta_Saharo:_La_Fronto_Polisario_rajtas_reprezenti_saharan_popolon_la%C5%AD_e%C5%ADropa_unio) kaj volus ke gxi estu videbla el la cxefpagxo. Kio estas la proceso ? Kion mi devas fari por tion?

Mi pensas ke la klarigoj https://eo.wikinews.org/wiki/Helpo:Vikinova%C4%B5oj_bezonas_vin#Kiel_publikigi_en_la_%C4%89efpa%C4%9Do ne funkcias.

Dankon

Post aldono: mi sukcesis, simple bezonas la "Publikigita" koment-markon.

komuniki kun la administrantoj/redaktoroj[redakti]

Mi volus komuniki kun la aliajn kontribuantoj. Sur la ĉefpaĝo, mi vidas:

- ligilo al telegram sed ĝi laû mia kompreno ne estas diskut-grupo sed por legi la artikolojn.

- ligilo al freenode sed freenode ne plu funkcias libera.chat anstataûigas ĝin.

Mi volus krei "#wikinews-eo"n sed bezonus ke estu iu kiu havas sufiĉe bonan pozicion en la projekto dum mi nur estas nova kontribuanto. Mi provos ĝin sed se iu pli sperta volas zorgi pri la kanalon, mi povas transdoni la rolon. Ne hezitu diri al mi se vi uzas jam iun specifan kanalon.

Kunfestu la 20-an naskiĝtagon de la Esperanta Vikipedio![redakti]

La Esperanta Vikipedio estis fondita antaŭ 20 jaroj, do ĉi-jare ni festas rondan "naskiĝtagon"!

Kaj ni volas festi ĝin kun vi! La organizo Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio EO tial organizas VikiFeston por la 18-a de Decembro 2021, do jam tre baldaŭ!

La festo estor virtuala (por ebligi tutmondan partoprenon) kaj senpaga (kvankam ni instigas al donacoj ;). Ankoraŭ vi povas proponi programeron (aparte se ĝi estas festa / amuza)! La festo okazas kun la subtitolo “Preter 20 jaroj de la Esperanta Vikipedio“, do ĝi temos ankaŭ pri aliaj projektoj kaj estonteco.

Aliĝu tuj senpage por povi partopreni! --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:40, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Wiki Loves Folklore is back![redakti]

Please help translate to your language

You are humbly invited to participate in the Wiki Loves Folklore 2022 an international photography contest organized on Wikimedia Commons to document folklore and intangible cultural heritage from different regions, including, folk creative activities and many more. It is held every year from the 1st till the 28th of February.

You can help in enriching the folklore documentation on Commons from your region by taking photos, audios, videos, and submitting them in this commons contest.

You can also organize a local contest in your country and support us in translating the project pages to help us spread the word in your native language.

Feel free to contact us on our project Talk page if you need any assistance.

Kind regards,

Wiki loves Folklore International Team

--MediaWiki message delivery (diskuto) 13:14, 9 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Subscribe to the This Month in Education newsletter - learn from others and share your stories[redakti]

Dear community members,

Greetings from the EWOC Newsletter team and the education team at Wikimedia Foundation. We are very excited to share that we on tenth years of Education Newsletter (This Month in Education) invite you to join us by subscribing to the newsletter on your talk page or by sharing your activities in the upcoming newsletters. The Wikimedia Education newsletter is a monthly newsletter that collects articles written by community members using Wikimedia projects in education around the world, and it is published by the EWOC Newsletter team in collaboration with the Education team. These stories can bring you new ideas to try, valuable insights about the success and challenges of our community members in running education programs in their context.

If your affiliate/language project is developing its own education initiatives, please remember to take advantage of this newsletter to publish your stories with the wider movement that shares your passion for education. You can submit newsletter articles in your own language or submit bilingual articles for the education newsletter. For the month of January the deadline to submit articles is on the 20th January. We look forward to reading your stories.

Older versions of this newsletter can be found in the complete archive.

More information about the newsletter can be found at Education/Newsletter/About.

For more information, please contact spatnaikŜablono:Erarowikimedia.org.


About This Month in Education · Subscribe/Unsubscribe · Global message delivery · For the team: ZI Jony (Talk), mardo 1:33, 19 marto 2024 (UTC)

Alvoko subteni peton de ruslingva vikinovaĵoj[redakti]

Kolegoj, ruslingva vikinovaĵoj proponis tiknikan riparon de mekanizmo de vikinovaĵoj: Community Wishlist Survey 2022/Untranslated/Доработка MediaWiki для соответствия потребностям проекта Wikinews (написание и одобрение новостей, лента, DynamicPageList, RSS). Mi invitas vin subteni la proponon. VladimirPF (diskuto) 08:56, 5 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Junia konkurso en Vikivojaĝo kaj rilata CentraAtentigo[redakti]

Saluton! Dum Junio en la Esperanta Vikivojaĝo okazos konkurso speciale fasonita por helpi al partoprenontoj de Esperantaj renkontiĝoj. Mi ĝin organizas enkadre de Vikimedio EO. Por la konkurso ni partneras kun organizantoj de kelkaj gravaj Esperantaj renkontiĝoj, kaj ili ankaŭ provizas premiojn por venkontoj. Dum la konkurso ni / vi verkos / tradukos vojaĝajn gvidilojn pri lokoj / lingvoj, kiuj helpos al partoprenontoj de Esperantaj renkontiĝoj veturi al la renkontiĝoj pli facile, malmultekoste kaj ĝue. Mi mem kutime uzas (anglan) Vikivojaĝon dum mia veturado, sed la Esperanta versio dume ne estas uzebla por aparte multaj lokoj. Kaj ni volas tion ŝanĝi - ankaŭ per tiu ĉi konkurso ;-)

Por varbi al la konkurso mi petis CentraAtentigon, kiu laŭplane montriĝadu dum Junio ankaŭ ĉi tie. Se vi havas komenton pri ĝi, bv. esprimu ĝin rekte en la peta paĝo, eĉ en Esperanto. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:44, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

2023[redakti]

Wikinews Interlingual Association idea Contact[redakti]

Hello. I am a senior user from Chinese Wikinews. I want to strengthen the links between the Wikinews language communities and develop an excellent citizen news platform. Does it include the possibility of setting up a Telegram group to communicate with each other? Original reports or news about different languages, and news reports of news value are published in the group, so that everyone can know and translate each other. I also hope to strengthen contacts with projects in various Wikinews languages for a long time, and even establish a Wikinews Association to help our journalists facilitate the development of our projects, which may include applying for funding from the foundation, writing reports better, including original reporting projects, for public welfare, and better. Let our news agency reporters go to other places to interview, including bonuses, travel expenses, transportation expenses, and meals? In fact, I hope that if these reporting expenses can receive a foundation subsidy, in fact, journalists may focus more on original reporting, and they should do so! I thought it might be better to open a Wikinews Association across languages. I use Chinese as my mother tongue, so there may be some mistakes in English. If you don't understand, you are welcome to communicate, especially in simple English. Thank you very much!

Original reporting is in fact what media organizations should do more, because now many journalists' associations and experts criticize everyone for doing real-time news, and I do real-time news, which results in the lack of room for public attention or news stories that should be reported in depth, so this mentality is unfavorable to the media environment and the public.

Establishing an association to help Wikinews can provide more room for the platform to be upgraded and make it more convenient for our journalists to move. The establishment of associations can further unite the community, hold activities, vigorously develop Wikinews projects, and even launch a series of reports, so that we can no longer have a single report, enhance the credibility of our media from the public, and be more popular.

Wikinews is a very suitable project for cross-language associations, because we are all doing the same thing and reporting around the world. It is one of the purposes of public broadcasting organizations to focus on diversified reports and public interest reports. Kitabc12345 (diskuto) 13:22, 18 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Global ban for PlanespotterA320/RespectCE[redakti]

Per the Global bans policy, I'm informing the project of this request for comment: m:Requests for comment/Global ban for PlanespotterA320 (2) about banning a member from your community. Thank you.--Lemonaka (talk) 21:40, 6 February 2023 (UTC)

Nova peto pri administriĝo[redakti]

Kolegoj, mi lanĉis novan peton pri administriĝo: Vikinovaĵoj:Administrantoj/kandidatoj#Administranto-kandidatiĝo de VladimirPF. Bonvolu partopreni. VladimirPF (diskuto) 10:03, 20 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Logodiskuto ĉe Meta-Vikio[redakti]

Saluton. Alia uzanto proponis novan emblemon por projektoj de Vikinovaĵoj ĉe Meta-Vikio. Heavy Water (diskuto) 04:57, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Hm, tiu ĉi ligilo ne funkcias aŭ la paĝo estas forigita/translokita. --RG72 (diskuto) 05:18, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi bedaŭras. La ligilo estis maŝintradukita ankaŭ, hazarde. Heavy Water (diskuto) 17:06, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

[ĝis 17-a de Novembro] Subtenu mian kandidatiĝon al AffCom[redakti]

Resumo: Mi kandidatiĝis por servado en la Komitato pri aligitaj organizoj de la Fondaĵo Vikimedio (AffCom) por helpi solvi ĝiajn problemojn, kiuj dum jaroj damaĝas ankaŭ la Esperantan komunumon. Bonvolu subteni min aldonante {{Strong support}} (forta subteno) ĉe meta:Affiliations_Committee/Candidates/2023#KuboF_Hromoslav

Karaj, dum lastaj jaroj Vikimedio EO klopodas esti rekonita de la Fondaĵo Vikimedio kiel Tema organizo (nun ni estas Uzanto-Grupo, kio estas malpli alta ŝtupo). Bedaŭrinde tiu ĉi nia klopodo estis haltigita de la Komitato pri aligitaj organizoj (AffCom), kiu dum jaroj ne havas sufiĉajn kapacitojn por sia respondeca funkciado. Bedaŭrinde, ilia subakapciteco montriĝis esti tiom drasta, ke ili bezonis ĉ. 5 monatojn de celita plua edukado por taŭge respondi bazlernej-nivelan demandon (konkrete kiam ili decidis haltigi nian rekonon). Mi daŭre komunikas kun AffCom ankaŭ pri aferoj ekster VMEO kaj mi respondece konfirmas, ke AffCom daŭre havas drastajn problemojn - disvastigas malveraĵojn, ne korektas ilin kiam oni atentigas pri tio, fiaskas respondi bazlernej-nivelajn demandojn ks.

Tiu ĉi subkapaciteco de AffCom bedaŭrinde ne nur kostas monon al la Fondaĵo Vikimedio (kiu pagas (kaj sufiĉe multe) al siaj dungitoj por provizadi helpon al AffCom, kaj tiu multekosta helpado estas pli alta ol taŭge pro la nekapabloj de AffCom). Sed ĝi ankaŭ forsuĉas energion de Vikimediaj organizoj kiel Vikimedio EO. Pro tio la komunumoj de Vikipedio kaj aliaj projektoj ne disvolviĝas tiom bone kaj rapide kiom eblus kun taŭga subteno. Rezulte de tio, la socioj parolantaj ties lingvojn ne edukiĝas tiom rapide, profunde kaj vaste kiom ili povus kun pli bona funkciado de Vikipedioj (kio havas konsekvencojn ekz en nesufiĉe rapida preventado de klimata ŝanĝo, nesufiĉa pacigado de mondo kaj daŭre ĉeesta granda neegaleco).

Mi jam havas tre (fakte tro) multan laboron, sed mi vidas, ke la damaĝo kiun kreas la subkapaciteco de AffCom estas tro maltaŭga kaj detrua ankaŭ por nia Esperanta komunumo. Tial mi decidis kandidatiĝi por AffCom kaj helpi ĝin deinterne. Tio bedaŭrinde prenos iom de mia tempo, kiun mi preferas dediĉi al VMEO, sed samtempe (mi esperas, ke) helpos glatigi la padon kaj kunlaboradon de VMEO kun AffCom, kaj samtempe plifortigos ankaŭ aliajn Vikimediajn organizojn, de kies sukcesoj ni povos profiti (ekz. lernante de ili, aŭ kunlaborante en subvenciataj projektoj de Erasmus+ ktp).


Por tio tamen indas via subteno! Mi petas, legu mian kandidatiĝon kaj se vi subtenas tion, bv. en la parto "Endorsements (KuboF Hromoslav)" subteni min aldonante {{Strong support}} (forta subteno) aŭ {{Support}} (subteno), ideale ankaŭ kun certa komento (povas esti en Esperanto ;) meta:Affiliations_Committee/Candidates/2023#KuboF_Hromoslav

Mi anticipe dankas vin pro via helpo al mia helpado de disvolvigo de tutmonda Vikimedia komunumo! KuboF Hromoslav (diskuto) 16:18, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Bloko de RG72 kaj forigo de liaj artikoloj[redakti]

Uzanto RG72 verkis multajn pro-Rusiajn militpropagandajn artikolojn - malrilate al regulo pri neutrala vidpunkto. Lau tiu kialo mi proponas forigi liajn artikolojn kaj senfine bloki lin en tiu retejo. Fenikals (diskuto) 14:24, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: forbaro de RG72 kaj forigo de ruslanda propagando (ekzemplo, ekzemplo). (vikipedio vikivortaro meta) Taylor 49 (diskuto) 18:23, 5 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Vikinovaĵoj ne estas vikipedio kaj neutrala vidpunkto denovaĵoj kompletiĝas el diversaj novaĵoj: verku novaĵojn kaj aperos neutrala vidpukto. Sed neniu el vi volas verki novaĵojn, nur balbuti. --VladimirPF (diskuto) 19:37, 23 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne havas sencon diskuti kun tiaj babiluloj. Ili ĝenerale ne kapablas krei, do ili nur modifas verkojn de aliuloj kaj plejparte por propagandaj celoj. Do ili nature supozas ke ankaŭ la aliaj venis al Vikipedio kaj Vikinovaĵoj por propagandi. RG72 (diskuto) 05:32, 24 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Vi: "Vidpunkto de novaĵoj kompletiĝas el diversaj novaĵoj" ➜ La reguloj diras la kontraŭon: "Por skribi kaj redakti artikolon laŭ la neŭtrala vidpunkto, vi skribu sen partiemeco."
Kaj kompreneble pri la "neŭtraleco" aŭ "senpartiemeco" de la artikoloj tute ne necesas diskuti: Multe pli ŝajnas personaj blogafiŝoj de militturisto, kiu forte subtenas la invadon de Ukrainio, ol "novaĵartikoloj". La Rusiaj soldatoj estas personaj amikoj de la aŭtoro, la Rusian vidpunkton li prezentas kiel faktoj, samtempe la Ukrainajn vidpunktojn li nomas "Ukraina propagando" aŭ "Kieva propagando", nomanta Ukrainon "malamiko" (sen citiloj) kaj senpruve kaj senfonte akuzanta Ukrainon pri intence mortigi civilulojn.
Vi pravas pri unu punkto: Estas tute nesufiĉa kvanto da kontribuantoj kaj kontribuoj. Kaj viki-projektoj sen partoprenantoj preskaŭ aŭtomate iĝas ludejo de tiaj propagandistoj. Tie oni povas publikigi sian propran opinion sub la mantelo de ŝajne "neŭtrala" projekto. Kion fari? Mi ne vere scias. Eble pli bone fermi la projekton ol akcepti la perdon de reputacio de la viki-projektoj ĝenerale. MaSt (diskuto) 16:36, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Via teksto estas ĥaosa aro de fantazioj, ŝokaj pro sia absurdeco:
  1. Neŭtraleco komprenata kiel manko de vidpunkto simple ne ekzistas. Se vi insistas ke en Vikinovaĵoj aperu nur tekstoj kies aŭtoroj ne havas aŭ nek esprimas siajn vidpunktojn ĉiuj lingvaj sekcioj de Vikinovaĵoj devus esti likviditaj kiel malneŭtralaj.
  2. Se vi ne scias ke raportaĵo estas ĝenro de ĵurnalismo kial vi trudiĝas je diskutoj pri ĵurnalismaj aferoj? Ĉu vi povus diskuti pri literaturo sen koni abocon?
  3. Nomi aŭtoron de milita raportaĵo "militturisto" estas plia ekzemplo de via kompleta malkompreno de la ĵurnalismo kiel fako. Ĉu Ernest Hemingway, raportinta pri la Unua mondmilito kaj milito en Hispanio, estis militturisto? Ĉu en siaj raportaĵoj li ne esprimis siajn vidpunktojn? Ĉu li ne havis amikojn inter militistoj? Absurdo, ŝoka absurdo kaj malklereco. RG72 (diskuto) 04:45, 4 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
    Ĉesu kun via teatraĵo kaj ne estu tiel "ŝokita", vi jam devus esti alkutimiĝinta al la opinioj de homoj pri via militpropagando.
    Absoluta neŭtraleco verŝajne ne eblas. Tamen oni almenaŭ klopodu prezenti aferojn iom neŭtrale. 99.9% de mondaj artikoloj estas pli neŭtralaj ol viaj. Tute ne estas celi neŭtralecon unuflanke uzi la vorton "propagando" por ĈIUJ Ukrainaj vidpunktoj, kaj aliflanke esprimojn, kiuj sugestas faktojn, por tiuj de la Rusia registaro. Tute ne estas celi neŭtralecon prezenti viajn supozojn pri Ukrainaj intencoj ("mortigi almenaŭ iun ajn urbanon") kiel faktoj. Kaj ĉi tiuj estas nur kelkaj el multaj ekzemploj. (Aldono por aliaj: Ni estas parolanta ĉefe pri tiu serio: [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9])
    Nomi tiun tekston "raportaĵo" ne valoras kiel ekskuzo, eĉ raportaĵoj bezonas neŭtralecon laŭ sia difino (legu ĝin). La aŭtoro estu rakontistoj de siaj (kelkfoje kompreneble subjektivaj) impresoj, sed ne politikisto, kiu prezentas sian elektan programon. Kaj ne insultu Hemingway nek aliajn verajn ĵurnalistojn per via komparo.
    Ne, la demando ne estas ĉu tiuj artikoloj kontraŭis la regulojn. Ili evidente malobservis la "fundamentan principon" (la esprimo laŭ la reguloj, ne mia!). La vera demando estas kion fari por plibonigi (aŭ eŭtanazii) vikinovaĵojn. Bedaŭrinde ne estas uzantoj, kiuj povus opinii, ĉar pro la malalta kvalito neniu venis ĉi tien por informi sin. MaSt (diskuto) 12:22, 4 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
    Verku bonkvalitajn novaĵojn. Ne kritiku senrezulte - tio ne plenigas la projekton per novaj novaĵoj. Ne perdu vian tempon kaj forton por ĉi-babilejo - verku novajn novaĵon. Verku kaj se vi trovos politikan aŭ ian alian cenzuron aŭ limigon - voku min kaj ni kune pravigos la cenzuriston. Verku.
    Sed, stranga afero, neniu volas verki. Ĉiu ŝatas kritiki, ĉiu ŝatas perdi tempon por babili, sed por verki - neniu. Vere estas stranga afero. VladimirPF (diskuto) 09:11, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
    Nenio stranga, inverse temas pri tute prognozebla kaj logika konduto. Por krei necesas pluraj kondiĉoj kiel evoluinta intelekto, edukiteco, scioj kaj plej grave interna libereco, kapablo pensi kaj verki libere. Ĉiuj plendantoj ĉe tiu ĉi sekcio klare ne apartenas al tiu ĉi grupo de la kreintoj. Ili estas malliberaj laŭ sia naturo, do ili tute ne kontraŭas propagandon kaj cenzuron, ili nur postulas ke tio estu ilia propagando kaj ilia cenzuro. Pro tio iliaj propraj kontribuoj estas magraj kaj konsistas plejparte el enmeto de kelkaj frazoj aŭ eĉ vortoj politike motivitaj. Plej ofte ili simple forviŝas kreaĵojn de aliaj kaj atakas la kreintojn. Ili komplete malaprobas ĉiun ajn diversecon, aliajn opiniojn kaj penas silentigi ĉiun ajn disidenton kiun ili renkontas. Ofte ili sukcesas, ĉar ili kondutas grege dum la kreintoj estas plejparte homoj dubemaj, pensemaj kaj sendependaj, malgregaj. Do ĉio en ordo, tio nur pruvas ke Esperanto estas normala lingvo kaj Esperantujo estas lingvokomunumo kiel ĉiuj, ne mirakla mondo de anĝeeloj kaj intelektuloj. RG72 (diskuto) 13:38, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Tradicie nula respondo sen ajna argumentado. Mi ĉiam miris kial homoj tute malkleraj pri certa fako kuraĝas rezoni pri ĝi, sed ŝajnas ke tiu ĉi fenomeno estas pli ofta ol mi imagis. Cetere José Ortega y Gasset klare malkovris ĝin jam antaŭ pli ol jarcento. Ribelo de malkleraj amasoj daŭras... RG72 (diskuto) 14:03, 4 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Update of license[redakti]

Some time ago there was a discussion on meta about how to implement the license update to CC BY-SA 4.0 on all wikis. See m:Meta:Babel/Archives/2023-06#Aftermath_of_ToU_updates.

Wikinews use the license CC BY 2.5. So it does not have the SA part and it is an older version.

I would like to ask why Wikinews does not follow WMF and most other wiki projects. Is there a good reason or is it simply because noone thought about updating the license?

Unless there is a good reason I suggest to update the license to follow WMF.

There is a formal vote on English WN to change to the new license at en:Wikinews:Water_cooler/policy#Update_of_license.

I hope you would use that opportunity to update license here too. --MGA73 (diskuto) 13:28, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]