Helpo:Kio Vikinovaĵoj estas

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
(Alidirektita el Vikinovaĵoj:Enkonduko)
Iri al: navigado, serĉi
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Kio Vikinovaĵoj estas
  2. Kiel skribi artikolon?
  3. Fontoj de novaĵoj
  4. Disvastigo al interkonaj retejoj
  5. Ŝablonoj (ĝenerale)
  6. Provejo
  7. Provejo de ŝablono
  8. Vikinovaĵoj bezonas vin
  9. Utila helpo en Vikipedio
WikiNews-Logo-eo-AVRS.svg
Vikinovaĵoj estas projekto de la fondaĵo Wikimedia celante provizi liberan novaĵretejon. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, tio estas vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.


Krom tio :

  • vi povas legi ĝin senpage, el la reto,
  • ne ekzistas firma redakcio, sed verkas nur volontuloj kaj
  • ĝi estas neŭtrala kaj sendependa.

Disvolvo [redakti]

La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010[1].
Ĝi akiris propran lokon la 13-an de novembro 2010.[2]
Nun (majo 2013) ni havas 188 artikolojn, inter kiuj 169 publikigitaj artikoloj kaj 13 portaloj. Komparu № 32 en la statistiko pri ĉiuj Vikinovaĵoj (angle).

Notoj [redakti]

  1. Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj
  2. https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=25774