Saltu al enhavo

Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (IV)

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Mortaj arboj laŭlonge de la ŝoseo R-66.

Vendredo, la 29-a de septembro 2023


Unua parto, Dua parto, Tria parto

Nia unua restado en Donecko daŭris nur unu tagon. Matene ni aĉetas benzinon en benzinejo, protektita per sablosakoj, sub brila reklama tabulego, asertanta ke “venis tempo majonezi!” kaj ekveturas — ĉi-foje al Svatovo kie nin atendas militista hospitalo.

Konstruistoj kaj sapeistoj[redakti]

La vojoj en Donbaso estas vera oksimoro. Ideala ŝoseo kun trafikmarkoj kaj signoj foje subite transformiĝas je damaĝita vojo kun grandaj kavoj, forbrulintaj kirasveturiloj staras vojrande apud ŝoseruliloj de vojkonstruistoj, renovigantaj asfalton ĝis perfekta stato.

Ni traveturas unu setlejon post alia: prizorgita Jenakijevo, griza Kirovsko, kvieta Debalcevo kies nomo mem iĝis por multaj simbolo de kruelaj bataloj. “Kiu povus imagi ke oni tiom rapide rekonstruos ĉion, eĉ la spuroj mankas!” miras Sergej. “En 2014 ĉi tie ĉio brulis, bataloj estis teruraj”. Kiel partopreninto de la Debalceva operaco li memoras ĉion kvazaŭ tio okazis hieraŭ — kaj la rememoroj ne estas ĝuindaj.

La proleta urbeto Staĥanovo plu vivas danke al karbo — jen kaj jen renkontiĝas ŝaĥtoj kaj rilataj konstruaĵoj. Sed nun sur la vojoj dominas kakiaj kamionoj “Ural”. Kaj nur Lenin, abunde kovrita je ora farbo, plu montras la vojon al feliĉa estonteco.

Averta signo "Atenton, minoj!" ĉe ŝoseo apud Lisiĉansko.

Baĥmutko[redakti]

Ni eniras “Baĥmutkon” kiel nomas lokanoj la ŝoseon LisiĉanskoLugansko. Spuroj de antaŭnelongaj bataloj videblas ĉie — forbrulintaj arboj, eksplodigitaj pontoj. Ruĝaj tabuletoj laŭlonge de la vojoj avertas ukraine: “Atenton, minoj!” Nun mi komprenas devenon de tiu specifa signo sur barilo ĉirkaŭ la domo de Aleksej apud Tjumeno. Videblas aŭto de sapeistoj, klopodantaj malmini almenaŭ vojrandojn por ke la konstruistoj povu loki siajn materialojn kaj veturilojn.

Monumento al batalantoj de la 1-a kaj 2-a batalionoj de la 4-a brigado de Luganska Popola Respubliko pereintaj la 6-an de aprilo 2022.

Ni haltas por mallonge apud nova monumento omaĝe al la 1a kaj 2a batalionoj de la 4a brigado de la Luganska Popola Respubliko. Sur nigra ŝtono estas ĉizitaj nomoj de batalantoj, pereintaj la 6an de aprilo 2022. Apude flirtas sur stangoj flagoj de la Luganska Popola Respubliko kaj Rusio, ĉe la nigra ŝtono kuŝas funebra florkrono. Iom for ĉe la vojrando videblas forĵetitaj rompaĵoj de kirasveŝtoj kaj aliaj ekipaĵoj.

Fermita urbo[redakti]

Veturante laŭ terdigoj surloke de eksplofdigitaj pontoj kaj tra forbrulintaj arbaroj ni venas al Lisiĉansko. Je la unua militkontroleejo nin haltigas uloj en uniformo kun litero “K” sur brakbendoj — komendanta servo. “Trairi Lisiĉanskon estas malpermesite” sciigas ili. Ni longe klarigas ke ni bezonas iri al Svatovo kaj tio estas la plej mallonga vojo, ke ni portas gravan kargon kiun oni tre atendas tie. La intertraktoj sukcesas, sed nia ĝojo ne daŭras longe — post kvin minutoj oni haltigas nin ĉe alia militkontrolejo kaj ĉi-foje definitive.

Dum daŭras longaj kaj senrezultaj intertraktoj mi iras esplori ĉirkaŭaĵojn. Ronda betonaĵo de la kontrolejo estas ronĝita je kugloj. Centre de betona barilo apude videblas grandaj truoj, sed ili plej verŝajne aperis jam post bataloj — farbospuroj sugestas ke tie estis pentrita ukraina flago. Dumetraj ŝtalaj literoj kun la urbonomo estas jam refarbitaj je koloroj de la rusia flago — kaj ankaŭ kovritaj je rekoneblaj rondaj truoj.

Loko de batalo de la 32-a militkontrolejo ĉe la ŝoseo Lugansko - Baĥmuto.

La buboj revenas tre koleraj kaj afliktitaj. Ulo kun “K”-brakbendo kaj rekonebla loka parolmaniero klarigas pardonpete: “Eĉ se mi tralasus vin, en sekva kontrolejo oni denove vin haltigus — la traveturo estas malpermesita”. Necesas serĉi ĉirkaŭajn vojojn. “La plej mallonga vojo certe iras tra Baĥmuto…” penseme diras Aleksej, sed Dima tuj rifuzas tiun ĉi varianton: “Al diablo ĉio rilatan al Baĥmuto!” Li scias kial tiun ĉi vojon oni nomas la “mortovojo”.

Rememoroj vojrande[redakti]

Finfine ni turnas maldekstren kaj komencas longan vojaĝon tra nekonataj lokoj. Laŭvoje ni haltas ĉe vojkruciĝo, kie en 2014 okazis ardaj bataloj por la 31-a militkontrolejo — Sergej deziras denove vidi la lokon, kie li pasigis neforgeseblajn tagojn. “Neniam mi esperis denove veni al tiu ĉi loko”.

Urbosigno de Lisiĉansko.

Li detale rakontas kiel disvolviĝis la eventoj, montrante ĉion surloke. Kondiĉoj por tia prezentado estas idelaj, ja ekde tiam ŝanĝiĝis nenio — la terkabanoj de ambaŭ flankoj plu atendas la gastojn, tranĉeoj pretas akcepti novajn soldatojn, forbrulintaj militveturiloj rustiĝas sur kampoj kaj eĉ falsa bombokanono plu staras surloke. Kiel eksa muzeisto mi aŭtomate ekpensas ke ĉi tie oni povus krei bonegan subĉielan muzeon. Kaj dume estus bone starigi almenaŭ modestan monumenton omaĝe al la pereintoj — ili abundis.

Tankaj ŝtopiĝoj[redakti]

Kelkfoje ni haltas por demandi pri la vojo — jen militistojn, jen lokanojn. Fine virino en T-ĉemizo kun surskribo “Sorĉistinoj ne maljuniĝas” montras al ni ĝustan direkton. La vojo efektive kvazaŭ venis el iu fabelo aŭ horora filmo. Plejparte ni veturas laŭ damaĝita grundvojo sub branĉoj de arboj, kliniĝintaj de ambaŭ flankoj. Jen kaj jen renkontiĝas kamionoj Ural kun tolmarkezoj, kaŝantaj soldatojn aŭ kestojn kun municio. Ili impetas ien tra polvonuboj kaj roras kiel ferocaj bestoj.

Ni enveturas senhoman vilaĝeton kaj haltas blokitaj de kolono de militkamionoj. La vojo iras malsupre, kvazaŭ laŭ fundo de ravino, sur kies ambaŭ flankoj altiĝas kamparanaj dometoj kun fermitaj pordegoj. “Ideala loko por embusko” elbuŝigas tra la dentoj Dima — kaj foriras por esplori la situacion surloke. Post kelkaj minutoj li revenas: “Tanko paneis”. Tiajn trafikŝtopiĝojn ni ankoraŭ ne trafis, sed kion fari — à la guerre comme à la guerre.

Pasas ne pli ol dek minutoj kaj preter ni rampas la unua tanko, elradianta varmegon kvazaŭ giganta ŝtala forno. Ni svingas la manojn, buboj sur la tanko lace salutas nin — tio estas kutimo de la militistoj en Donbaso. Kaj ni veturas plu.

Daŭrigo sekvos

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.