Eldonitas Poŝfajrovulpo 4.0b3
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vendredo, la 24-a de decembro 2010
Merkrede, samtage kun Fajrovulpo 4.0b8 kaj Firefox Input 2.1, Mozilo eldonis novan beta-version de Poŝfajrovulpo 4 por Android kaj Maemo.
Enhavo |
Kio novas [redakti]
Inter novaĵoj estas jeno:
- Sync havas novan, pli facile uzeblan fasadon, kaj subtenon por aliaj serviloj.
- Filmoj en liberaj datenaranĝoj nun estas spekteblaj plenekrane.
- Nun estas eble kopii/enmeti tekston en la adresujo.
- Nun Poŝfajrovulpo povas sendi raportojn ankaŭ pri plenumĉesiĝoj en sia retpaĝbildiga parto.
- Kiam "awesomescreen" trovas nenion rilatan al la entajpitaĵo por montri, ĝi montras liston de serĉiloj por serĉi la entajpitaĵon per tuŝo.
Por Android [redakti]
La nova versio alportas plurajn gravajn plibonigojn ĉe Android, interalie:
- Sciigoj pri aldonaĵoj kaj elŝutoj en la sistema strio
- Elekto de plej taŭga virtuala tajpilo laŭ situacio
- Speciala menuo aperigebla per la aparata prembutono "menuo"
- Dosierelektiloj (Android ne havas siajn proprajn)
- Nun eblas konservi paĝojn kiel PDF.
- Estis korektita problemo ĉe bildigo de araba kaj persa teksto.
Elŝutpaĝo [redakti]
Fontoj [redakti]
- (ANGLE) - «Firefox 4 Beta 3 for Android and Maemo Release Notes» – Mozilla, 22 Dec. 2010
- (ANGLE) Madhava Enros «Firefox 4 beta 3 for Mobile» – (bloge), 22 Dec. 2010
Vidu ankaŭ [redakti]
- Dua beta-eldono de Poŝfajrovulpo 4 (Vikinovaĵoj, 5 Nov. 2010)