Dua beta-eldono de Poŝfajrovulpo 4

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 5-a de novembro 2010

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur la eldonaj notoj de la programo, kaj estas disponigata laŭ la permesilo Creative Commons Attribution Share-Alike License v3.0 aŭ ajna pli nova versio de tiu permesilo.

Hieraŭ Mozilanoj eldonis la duan beta-version de Poŝfajrovulpo 4, por Android kaj Maemo.

La bildeto kun maldekstruma sageto (maldekstre) reprezentas fermitan folion, remalfermeblan per alklako.

Novaĵoj laŭ la eldononotoj:

  • Ĉe Android, la grandeco de instalaĵo estas malpligrandigita je 60% (ekde proksimume 43 ĝis 17 megabajtoj). Oni intencas plu malpligrandigi ĝin. Atentu, ke por plene profiti de tio, la jam instalitan version necesas malinstali antaŭ ol instali ĉi tiun, ĉar ĝisdatigo ne forigus kelkajn el la dosieroj.
  • Plirapidigitas funkciado de JavaSkripto (laŭ la testo SunSpider, ĉe Android 2.2 ĝi estas je 25% pli rapida ol ties propra TTT-legilo).
  • Paĝŝargoj rapidas je 40% pli ol ĉe la unua beta-versio.
  • Malplia foruzo de elektro.
  • Korektitas problemoj, povintaj kaŭzi nigrecon de la fenestro ĉe lanĉo.[1][2]
  • Nun ĝi okupas malpli da memoro.
  • Plibonigitas interspacoj de teksto
  • Ĉi-versio haveblas en 10 lingvoj.
La ekrano "Iloj por beta-testado"
  • Nova aspekto.
  • La laste fermita folio nun remalfermeblas. Por tio tuŝu la bildeton lasitan de ĝi en la subo de la folistrio.
  • Ĉe Android, diskonigo de ligilo aŭ paĝo faratas per la enoperaciuma ilo de Android.
  • Retpaĝaroj povas uzi la servon de komunaj labortablaj sciigoj (angle: desktop notifications), post retej-specifa rajtigo fare de la uzanto.
  • Filmspektilo nun regeblas perfingre.
  • Paneo ĉe TTTaĵo ne plu kaŭzos paneon ĉe la cetera TTT-legilo.
  • Ĉe akcidenta plenumĉesiĝo la uzanto estas demandata pri sendo de raporto.
  • Iloj por Beta-testantoj ĉe Android.
  • Pli rapida kaj preciza plurfingratuŝa (mal)pligrandigo.
  • "Geolocation" (eltrovo/elpeto de loko, kie la uzanto troviĝas) nun funkcias ankaŭ ĉe Android

Fontoj

Artikolo kun multaj ekrankopioj:

Elŝuti

Vidu ankaŭ