Firefox Input 2.1, kun aparta paĝo por sendi proponojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 22-a de decembro 2010

Ekfunkciis nova versio de Firefox Input: 2.1.

Oni rimarkis, ke uzantoj ofte uzas la paĝon destinitan por plendoj pri problemoj por sendi proponojn pri plibonigo. Do nun ĉe la paĝoj por enmeto de (mal)ĝojaj komentoj estas ligilo al speciala paĝo por enmeto de ideoj.

Poŝfajrovulpo nun sendos kune kun la komento nomojn de la aparato kaj ties produktinto (ekzemple, "Samsung Galaxy S") por faciligi solvadon de la priskribataj problemoj. Komentoj filtreblas laŭ tiuj informoj.

La maksimuma longo de propona komento estas 250 signoj, de la aliaj komentoj — po 140 signoj.[1] Nun oni povas tajpi eĉ post tiu limo, sed oni ne povas sendi tro longan komenton.[2]

Nun ekzistas apartaj paĝoj por laŭtemaj komentogrupoj (antaŭe tiaj ekzistis nur por laŭretejaj grupoj).

Aperis rumanlingva traduko: http://input.mozilla.com/ro/.


Kaj jen estas novaĵoj de la versio 2.0, ne anoncitaj ĉi tie pro problemoj kiuj tiam malhelpis uzadon de kelkaj el ili:

  • Sur la ĉefpaĝo aperas grafikaĵoj pri kvanto de komentoj.
  • Nun estas eble trovi pli ol 1000 komentojn samtempe.
  • Filtrado laŭ versioj ĉe la paĝo de laŭretejaj grupoj.
  • Legantoj povas reafiŝi la komentojn per Twitter.
  • Speciala paĝo estas ŝargata per Firefoxa menuero "Submit Feedback".


Piednotoj

  1. https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=610799#c6
  2. Bug 612052 - Take out the punishment of reaching 0 in our submission forms

Fontoj

Vidu ankaŭ