Saltu al enhavo

Ĉinujo vidas plue malvarmiĝi sian ekonomion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Ŝablono:Nodo-Ĉinio

Vendredo, la 6-a de marto 2015

La ĉina registaro atendas, ke la ekonomia kresko ĉi-jare plue plimalfortiĝu. Tion anoncis ĵaŭde ĉefministro Li Keqiang dum la ĉiujara kunveno de la ĉina 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

Ĉinio atendas nun, ke la ekonomio ĉi-jare kresku je ĉirkaŭ 7 elcentoj. Pasintjare oni ankoraŭ parolis pri celo de 7,5 elcentoj. Tamen en 2014 la kresko de la ekonomio plimalfortiĝis ĝis 7,4 elcentoj. Tiumaniere la ekonomia antaŭenirado alvenis al la plej malalta nivelo de la pasintaj dek kvin jaroj.

Nur pasintan finon de semajno la ĉina centra banko (Ĉina Popola Banko) plimalaltigis la interezan procenton, provante doni impulson al la plimalgrandiĝinta ekonomia kresko. La krom-unu plej granda ekonomio de la mondo luktas kontraŭ la sekvoj de la malforta kresko de la monda ekonomio, malvarmiĝanta nemoveblaĵoj-merkato kaj malpli forte kreskanta industrio.

Fontoj

(nederlande)  «China ziet economie verder afkoelen» – [[nu.nl]], 2015-03-05 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]]

Zhang Xiaotong «Inaŭguriĝis la 3-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso» –  [[El Popola Ĉinio]], 2015-03-05 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de El Popola Ĉinio]]



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19460622Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo