Ĉeĉenio fermas kafejojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 25-a de marto 2020


Restoracio en la centro de Grozno

Ramzan Kadirov, la prezidanto de Ĉeĉenio (Rusio), la 23-an de marto, lunde vespere anoncis novajn limigojn en la sud-rusia regiono, kiuj celas reteni disvastiĝon de koronviruso en la respubliko. Inter ili estas la portempa malpermeso de nuptofestoj.

„Grava tasko de registaro kaj socio hodiaŭ estas ne lasi al la epidemio disvastiĝi“, — diris Kadirov. Plejparto de kafejoj kaj restoracioj estos fermitaj, krom kelkaj en la centro de Grozno „por ke gastoj de la urbo povu manĝi“. Inter la restoracioj-esceptoj estas verŝajne ankaŭ „Esperanto“, unu el la plej ŝikaj en la urbo. En ĉiuj kafejoj kaj restoracioj estas malpermesite organizi amasajn eventojn, inter ili nuptofestojn.

En sia parolo, kiun citas la oficiala paĝaro de la respublika registaro, Kadirov petis la lokanojn sin deteni de vizitoj al publikaj lokoj. Li ankaŭ petis la pli aĝajn loĝantojn „ne eliri sen speciala bezono el siaj loĝejoj“. Samtempe la ĉeĉenia prezidanto promesis, ke neniu restos sen manĝaĵo: volontula servo okupiĝos pri liverado de pakaĵoj por nutri pliaĝulojn kaj malriĉajn familiojn en la kondiĉoj de pandemio.

Momente en hejma kvaranteno estas 193 ĉeĉeniaj loĝantoj, revenintaj el eŭropaj landoj. La suma kvanto de kvarantenuloj superas kvarcent. La 24-an de marto estis anoncita la unua COVID-pozitiva malsanulo en tiu nord-kaŭkazia respubliko. Tiu persono antaŭe vizitis „epidemie nebonfartan landon“, kiu ne estas precizigita en la anonco.

Ĉeĉenio iĝis la unua rusia regiono, kiu fermas kafejojn kaj restoraciojn lige kun la pandemio. Ĉi-semajne komenciĝas ankaŭ tut-rusia haltigo de funkcidado de kinejoj. Mezlernejoj kaj universitatoj ne laboras jam pli ol semajnon.

Fontoj