Porĉina prezidanto reelektita en Kiribato

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 23-a de junio 2020

Taneti Maamau.

La 22-an de junio en Kiribato estis reelektita kiel prezidanto Taneti Maamau, konata kiel forta subtenanto de proksimaj ligoj kun Ĉinio. Li ricevis 26 053 voĉojn, dum lia kontraŭulo Banuera Berina — nur 17 866.

Kiribato estas lando en la Pacifiko kun malgranda loĝantaro je 110 mil homoj, sed ĝia teritorio etendiĝas je pli ol 2000 km kaj ĝia ekskluziva ekonomia zono estas pli granda ol tera surfaco de Barato. Inter ĝiaj 33 insuloj elstaras Kristnaskinsulo kiel la plej granda atolo en la mondo, situanta nurajn 2000 km for de la Havajo. Situo kaj grandeco de Kiribato faras ĝin unu el ŝlosilaj landoj de la regiono.

La prezidanta baloto estis konsiderata de pluraj observantoj kiel referendumo pri rilatoj kun Ĉinio. Taneti Maamau estas konata kiel subtenanto de proksimaj rilatoj kun Pekino, inkluzive rilate kunlaboron surbaze de ĉina investado en grandajn infrastrukturajn projektojn. Interalie li opinias ke necesas adapti la landon al la neeviteblaj sekvoj de la klimata ŝanĝo. La ĉefa minaco estas subakviĝo de la insuloj pro ĝenerala leviĝo de marnivelo. Taneti Maamau esperas kun helpo de Ĉinio protekti la insulojn, elfosante pli da sablo por altigi la tersurfacon, kaj konstruante novajn ŝoseojn sur pli alta nivelo. Lia antaŭulo en la prezidanta posteno Anote Tong aktive agadis en la internacia movado, strebante haltigi la klimatan ŝanĝon, dum la nuntempa prezidanto preferas adaptiĝi al ĝi.

En septembro 2019 Taneti Maamau nuligis agnoskon de Tajvano kiel la sendependa ŝtato kaj baldaŭ aliĝis al la ĉina iniciato "Zono kaj Vojo". Tiu decido, sekvinta similan antaŭnelongan decidon fare de la Salomonaj insuloj, malkreskigis nombron de la landoj, agnoskantaj Tajvanon kiel sendependan ŝtaton ĝis 15. Ĉinio bonvenigis la decidon kaj proponis larĝan kunlaboron al la oceania nacio.

La advokato Banuera Berina kontraŭas tiun politikon, konsiderante ĝin fruktodona ĉefe al Ĉinio. En novembro 2019 ŝi forlasis la partion kaj aliĝis al opozicio, akuzinte la prezidanton interalie en mensogo rilate siajn sampartianojn pri kialoj de la malagnosko de Tajvano. Ŝi asertas ke li ne konsultis siajn sampartianojn antaŭ fari la decidon kaj lia aserto pri tio estas mensogo.

Mi forlasis la partion ne pro malkonsento pri la ŝanĝo al Ĉinio, sed ĉar la prezidanto, kiu ne diras la veron al la membroj de sia partio povas esti rikso por Kiribato dum ni restarigas niajn diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.
Banuera Berina

En aprilo 2020 opozicio gajnis plimulton en la parlamento, ricevinte 23 lokojn, dum nombro de la deputitoj de la reganta partio malkreskis de 31 ĝis 22.

Fontoj