Kartvela ĵurnalisto insultis Vladimir Putin en rekta elsendo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 8-a de julio 2019

Nika Gvaramija

La 7-an de julio 2019 vespere la ĵurnalisto Georgij Garbunija en sia aŭtora programo en la kartvela televidkanalo Rustavi 2 komencis rektan elsendon per ruslingvaj krudaj insultoj al la rusia prezidanto Vladimir Putin, abunde uzante sakraĵojn. Sian parolon li finis per jenaj vortoj: "Mi fikis vian patrinon. Ho, via patrino estas morta. Ho, kiom domaĝe. Ho, ne diru. Do ŝi brulu en infero kune kun vi kaj via patro. Mi deziras feki sur vian tombon. Amen."

Baldaŭ post tio apud la oficejo de la televidkanalo en Tbiliso kolektiĝis ĝis 200 homoj, kiuj protestis kontraŭ tia konduto kaj postulis puni la ĵurnaliston kaj fermi la kanalon. Ili ĵetis kontraŭ la oficejon ovojn kaj tomatojn kaj rifutis foriri ĝis ĉiuj iliaj postuloj estos plenumitaj. La televidkanalo haltigis dissendadon kaj postulis de la aŭtoritatoj garantii sekurecon al ĝi kaj la ĵurnalistoj. Tamen post kelkaj horoj la protestantoj disiris, promesinte reveni kaze de neplenumo de iliaj postuloj. Post kelkaj horoj la dissendado estis restarigita.

La ĝenerala direktoro de la televidkanalo Nika Gvaramija kondamnis la ĵurnalistan agon kaj diris, ke la normoj de la kanalo ne subtenas tiom "naŭzan insultadon" en rekta elsendo. Li diris, ke tute konsentas kun la patoso de liaj vortoj, sed opinias ke oni povus diri tion alimaniere. Li pardonpetis antaŭ la spektantoj kaj promesis puni la ĵurnaliston.

La prezidanto Salome Zurabiŝvili, la ĉefministro Mamuka Baĥtadze, la parlamentestro Arĉil Talakvadze kaj ĝenerala sekretario de la reganta partio "Kartvela Revo" Kaĥa Kaladze kondamnis la elpaŝon kaj nomis la ĵurnaliston provokanto, aganta kontraŭ sia propra lando.

La 8-an de julio Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio publikigis oficialan deklaron.

Ni kategorie kondamnas senprecedencan laŭ sia malnobleco fiagon kun neakcepteblaj atakoj en sakraj vortoj kontraŭ la rusia estraro, aranĝita en la kartvela televidkanalo "Rustavi-2". Ni konsideras tion plia malferma provoko de la kartvelaj radikalaj fortoj, direktitan al subfoso de la rusio-kartvelaj rilatoj. La nuna indigniga incidento estas brila ekzemplo de tio, kien kondukas la furioza rusofobio.

Ni rimarkigas ke ĉi-foje — malsame ol dum la atakoj la 20-an de junio kontraŭ anoj de la rusia parlamenta delegacio — la kartvelaj aŭtoritatoj trovis en si fortojn distanciĝi de la provokantoj kaj kondamni ilian konduton. Ni vidas ankaŭ lajustan indignon, kun kiu la okazaĵo estis traktita en la kartvela socio.

Ni atendas reagon flanke de la profesiaj internaciaj kaj regionaj organizaĵoj kaj de la ĵurnalisma komunumo. Tiaj aferoj ne devas havi lokon en la civilizitaj landoj.


La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio.

Fontoj[redakti]